Pijterfolvo

urbo de Ukrainio

Pijterfolvo (ukraine Пийтерфолво, slave Петрове (petrove), hungare Tiszapéterfalva) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Vinohradiv.

Pijterfolvo
vilaĝo en Ukrainio
Administrado
Poŝtkodo 90354
Demografio
Geografio
Geografia situo 48° 4′ N, 22° 56′ O (mapo)48.06166666666722.934166666667Koordinatoj: 48° 4′ N, 22° 56′ O (mapo) [+]
Alto 120 m [+]
Areo 9,155 km² (91 5.5 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Pijterfolvo (Transkarpatio)
Pijterfolvo (Transkarpatio)
DEC
Pijterfolvo
Pijterfolvo
Situo de Pijterfolvo
Pijterfolvo (Ukrainio)
Pijterfolvo (Ukrainio)
DEC
Pijterfolvo
Pijterfolvo
Situo de Pijterfolvo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pyiterfolvo [+]
vdr
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto Vinohradiv en Transkarpata provinco

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

 
Kalvinana preĝejo de Pijterfolvo

Pijterfolvo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ ĉefvojo Ĉop-Halmi. Vinohradiv troviĝas voje 22, aere 14, Vilok kaj Hungario 10, Rumanio 12 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1220 en formo Villa Petur. En 1717 la tataroj detruis kaj senhomigis la vilaĝon, poste rutenoj refondis la komunumon. En 1910 loĝis en Tiszapéterfalva 824 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Tiszapéterfalva apartenis al Hungara reĝlando, al Ugocsa, al distrikto de Halmi, poste al Ĉeĥoslovakio, dume la rumanoj okupis la vilaĝon en 1919. Tiszapéterfalva rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Petrove apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Pijterfolvo 2016 da homoj, (1937 hungaroj).

Vilaĝservoj estas hungara baz- kaj mezlernejoj, bestoapoteko, restoracio, vendejoj, bakejo, sportejo.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la tiama Péterfalva naskiĝis hungara arkivisto András Komáromy.