Pikkujättiläinen

finna serio de libroj de nefikcio, komencita en la 1980-aj jaroj

Pikkujättiläinen ("eta giganto") estas populara finna serio de libroj de nefikcio, komencita en la 1980-aj jaroj. La origina Pikku jättiläinen, laŭ kiu la serio estis poste nomita, aperis en 1924. La du plej gravaj verkoj en la serio estas ĝi kaj Suomen historian pikkujättiläinen (eta giganto pri la historio de Finnlando, 1987). La aliaj estas ekzemple Antero Vipunen (nomita laŭ samnoma persono de Kalevala, 1984), Maailmanhistorian pikkujättiläinen (eta giganto pri la historio de la mondo, 1988) kaj Kotipuutarhurin pikkujättiläinen (hejmĝardenisto eta giganto, 1989).