La Piktoj estis konfederacio de triboj kiuj loĝis en la oriento kaj la nordo de la nuna Skotlando dum la malfrua ferepoko kaj la frua alta mezepoko. Oni pensas ke ili estis Keltoj. Ili loĝis norde de la riveroj Forth kaj Clyde, kaj parolis la piktan. Ilia vivmanero kaj kulturo estas konkludita per fortikaĵoj nomitaj broch, Brita nomo de lokoj kaj Piktaj ŝtonoj. La Piktoj estas konsiderataj kiel la idoj de la Caledonii.

Piktoj
tribo
Keltoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Reĝoj redakti

Kenneth la 1-a, Cináed mac Ailpín (skotgaele: Coinneach mac Ailpein) aŭ Kenneth MacAlpin (naskiĝis en 810 kaj mortis la 13-an de februaro 858 estis reĝo de la Piktoj kaj laŭ la tradicio estas konsiderata kiel la unua reĝo de la Skotoj. Domnall mac Ailpín (Skotgaele: Dòmhnall mac Ailpein; naskiĝis en 812 kaj mortis la 13-an de aprilo 862) estis reĝo de la Piktoj aŭ de la Skotoj de 858 ĝis 862. Li sekvis sian fraton Kenneth la 1-a. Áed mac Cináeda (mortis en 878) estis filo de Kenneth la 1-a. Li fariĝis reĝo de la Piktoj en 877 kiam li sekvis sian fraton Konstantino la 1-a. Causantín mac CináedaCòiseam mac Choinnich (mortis en 877) estis reĝo de la Piktoj aŭ de la Skotoj de 862 ĝis 877. Li estas poste konata kiel Konstantino la 1-a, referante al lia placo en la modernaj listoj de la skotlandaj monarkoj, kvankam modernaj fontoj priskribas Konstantinon kiel Pikta reĝo. Filo de Kenneth MacAlpin, li sekvis sian onklon Donaldo la 1-a kiel reĝo de la Piktoj post la morto de ĉi-lasta, la 13-an de aprilo 862. Giric mac Dúngail (skotgaele: Griogair mac Dhunghail; naskiĝis ĉirkaŭ 832 en Skotlando kaj mortis en 889), konata en la angla lingvo simple kiel Giric estis reĝo de la Piktoj aŭ de Alba de 878 ĝis 889.