Pilgrimaj preĝejoj de Romo

La sep pilgrimaj preĝejoj de Romo estas tiuj preĝejoj en la antikva urbo, kies viziton oni atendis de pilgrimanto dum la unuaj kristanaj jarcentoj de la Romia Imperio kaj la posta mezepoko. Ĉiuj sep preĝejoj atingeblis ene de unu tago per piedmarŝo, kaj dum la mezepoko la katolika preĝejo promesis senŝuldiĝon al la pilgrimantoj, kiuj atingis ĉiujn el la sep kirkoj.

La Laterana baziliko – fronta fasado de 1736

Temas pri la preĝejoj

Certa sinsekvo de la vizitoj ne estas postulata de la katolika eklezio, sed la supra sinsekvo pro la situo de la preĝejoj estis la plej kutima inter piedirantaj pilgrimantoj.

Fine de la mezepoko la tradicio pli kaj pli neglektiĝis, ĝis ĝi estis revekigita dum la 16-a jarcento fare de la katolika sanktulo Filipo Neri. Li difinis por si la taskon renovigi la kristanan vivon en la urbo Romo. Plurfoje dum la jaro, aparte okaze de la festoj de karnavalo kaj pasko, li invitis la loĝantaron de Romo kaj la pilgrimantojn venintajn al la "eterna urbo", partopreni en pilgrima procesio al la sep ĉefaj preĝejoj de la urbo. Komence partoprenis precipe la malriĉuloj, sed poste ankaŭ nobeloj kaj altrangaj klerikuloj entuziasmiĝis.

La baziliko Sankta Petro ekde la interkonsento pri la Lateranaj Traktatoj de 1929 estas parto de la teritorio de la katolika ŝtato Vatikano, la bazilikoj Sankta Paŭlo kaj Sankta Johano en Laterano "ŝtataj papaj posedaĵoj ekster la teritorio de la Vatikano".

Vidu ankaŭ redakti

  • la artikolon pri la ses grandaj bazilikoj de la katolikismo, el kiuj kvar ankaŭ estas inter la sep pilgrimaj preĝejo de Romo.