Pilsner Urquell [pilsna urkvel] estas fama marko de biero kiu estas farata en la urbo Plzeň en okcidenta Bohemio, Ĉeĥio. Oni komencis fari ĉi tiun bieron en 1842. La kompanio SABMiller nuntempe posedas la bierfarejon.

Pilsner Urquell
registrita marko vd
Dum 1842 - nekonata/nuntempe
Lando Ĉeĥio
TTT Oficiala retejo
vdr
Botelo kaj glaso de Pilsner Urquell

Pilsner Urquell estas unu el la plej malnovaj registritaj markoj; ĝi signifas "pilsena pra-fonto" kaj estas germanlingva, ĉar je ĝia ekesto Pilseno estis parto de Cislajtio, kie la germana estis la plej grava lingvo. Oni nun multe uzas la ĉeĥan tradukon (Plzeňský) Prazdroj; ĝi estas ankaŭ la nomo de la akcia societo, kiu nun posedas la markon.

Laŭ ĝenerala opinio la biero Pilsner Urquell estis la modelo de la pilsenaj bieroj.

Vidu ankaŭ redakti