La pimoj - hispane kaj angle kutime nomataj Pima, sialingve Akimel O'odham) estas grupo de amerikaj indianoj vivanta en areo konsistanta el la aktuala centra kaj suda Arizono kaj la senpere najbaraj teritorioj de norda Meksiko. Ili parolas apartan lingvon, la piman, laŭ iuj fontoj grupigata en [tamen tre malkohera] "apaĉa lingvaro". La longa nomo, "Akimel O'odham", signifas "rivera popolo". Ili estas etne proksime rilataj al la Tohono O'odham (kiu signifas "dezerta popolo", antaŭe konata kiel Papagos) de la orienta parto de la regiono Papagueria kaj la Hia C-ed O'odham ("sabloduna popolo", antaŭe konata kiel Sand PapagosSand Pimas) de la okcidenta Papagueria. Krome ili ankaŭ proksime rilatas al alia rivera popolo, la Sobaipuri, kies posteuloj ankoraŭ loĝas en la Indiana Rezervejo Sankta KsavieroWa: k (kune kun la popolo Tohono O'odham) kaj en la komunumoj de rivero Gila. Oni kredas ke la nomigo "Pima" venas la frazo pi 'añi mac pi mac, kio signifas "Mi ne scias," uzata ripete en a unuaj renkontiĝoj de etnanoj kun eŭropanoj. [1]

Pimoj
popolo
indianoj de Arizono
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
jen elekto je portretoj de pimoj

Notoj redakti

  1. Barry Pritzker: A Native American Encyclopedia ["enciklopedio de denaskaj amerikanoj, do indianoj"]. Oksfordo: Oxford University Press, 1998. ISBN 0-19-513877-5, paĝo 62