Pinaklo estas elemento arkitektura kaj konstrua kaj ornama kiuj estis uzataj en la gotika arkitekturo.

Pinaklo
Lokigo de la Pinakloj en la unuiĝejo de la apogarkoj kun la abutmento, por centrigi la ŝarĝojn pere de troigo de la vertikala kompono

Laŭ Francisko Azorín pinaklo estas Pinta, arkitektura, ornama kronaĵo.[1] Li indikas etimologion el la greka latina pinnaculum, el pinna (krenelo, pinto).[2]

Priskribo redakti

Ĝi havas formon de pilastro fine en ties supra parto per figuro piramidakonusa.

Pri materialoj uzataj por ties konstruo, ili kutime estas el ŝtono, kvankam ankaŭ estas pinakloj faritaj el plumbo.

Ties uzo havigas impreson de plej granda alteco al la konstruaĵo kaj stilizas la figuron de la konstruaĵo, sed ankaŭ havas funkcion konstruan, nome koncentri la oblikvajn fortojn devenajn el la apogarkoj, uzante sian pezon por pligrandigi la vertikalan forton sur la abutmento, por eviti ke la flankaj premoj malstabiligu la murojn.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 165.
  2. Azorín, samloke.