Pineda Trasmonte
Pineda Trasmonte estas vilaĝo kaj municipo, en la sudo de la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero. La loknomo Pineda Trasmonte estas komprenebla kiel Pinaro Trans la Monto; tiu ideo aperas en la municipa blazono.
Pineda Trasmonte | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09349 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 106 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 55′ N, 3° 42′ U (mapo)41.908611111111-3.6955555555556Koordinatoj: 41° 55′ N, 3° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 962 m [+] | ||
Areo | 28,17 km² (2 817 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pineda Trasmonte [+] | |||
Geografio redakti
Ĝi havas areon de 28,17 km² kun 117 loĝantoj. Atingeblas per la Norda Aŭtoŝoseo de Madrido al Iruno.
Historio redakti
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
1991 | 1996 | 2001 | 2006 | 2011 | 2018 |
---|---|---|---|---|---|
222 | 202 | 186 | 151 | 142 | 111 |
Aktualo redakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la ermitejo kaj fontoj.