La Pinjatoj (hispane: Piñata [piˈɲata]) estas koloraj figuroj kaj pupetoj. Ene estas kava korpo, kiu estas kovrita per iu relative facile rompebla materialo, kiel ekzemple diversaj tavoloj de kartono kaj paperoj kungluitaj. Kelkfoje la kerno ankaŭ estas argilujo. En la koncerna ujo aŭ kava korpo estas dolĉaĵoj, fruktoj kaj aliaj surprizaĵoj (ludiletoj). Temas pri tradicio ĉefe de Meksiko, resto de Latinameriko kaj Hispanio.

Tradicia Pinjato
Dum Esperanto-renkontiĝo en Guadalajara (Meksiko oni provas rompi la verdstelan pinjaton

Plej oftaj estas la pinjatoj dum la paska kaj la kristnaska tempo, sed oni ankaŭ uzas ĝin dum naskiĝtagoj de infanoj aŭ aliaj festoj. Oni pendigas la pinjaton per ŝnuro super iu branĉo aŭ tubo. Unu aŭ du plenkreskuloj ĝenerale havas la taskon movigi la pinjaton tirante la ŝnurojn por malfaciligi la rompon. La infanoj aŭ plenkreskuloj (oni ĝenerale uzas ion por kovri la okulojn, ĉar tiel la homoj ne vidas la pinjaton) nun per iu batilo provas rompi la pinjaton. Ĝenerale la plej malgrandaj infanoj komencas. Por limigi la tempon de ĉiu infano oni dume kantas. Plej konata estas jena kanto:

Hispana teksto
Dale, dale, dale
No pierdas el tino
Porque si lo pierdes
Pierdes el camino
Dale, dale, dale
No pierdas el tino
Mide la distancia
Que hay en el camino
Dale, dale, dale
No pierdas el tino
Porque si lo pierdes
Pierdes el camino
Dale, dale, dale
Dale y no le dio
Quítenle el palo
Porque sigo yo
Traduko laŭsence
Batu, batu, batu ĝin
Ne perdu vian celon
Se vi perdas ĝin
vi perdas la vojon
Batu, batu, batu ĝin
Ne perdu vian celon
Mezuro la distancon
kiun vi ankoraŭ havas
Batu, batu, batu ĝin
Ne perdu vian celon
Se vi perdas ĝin
vi perdas la vojon
Batu, batu, batu ĝin
Ne sukcesis li/ŝi
Forprenu la bastonon
ĉar nun sekvas mi

Post la rompo ĉiuj infanoj rajtas preni tiom da dolĉaĵo aŭ aferoj kiujn ili povas kolekti.

Signifo redakti

En Latinameriko kaj ĉefe por Meksiko la pinjato estas la simbolo de festoj. La tradicia pinjato estas globo kun sep kegloformaj pintoj, kiu simbolas la sep mortpekojn. Speciale en la tempo antaŭ kristnasko oni ofte uzas tiujn pinjatojn, ĉar ili simbolas la malbonon, la demonojn. Rompante ilin la fruktoj kaj dolĉaĵoj estas la beno por la partoprenantoj. La bastono simbolas la forton de dio lukti kontraŭ la malbono, la kovritaj okuloj simbolas la kredon. Hodiaŭ la pinjato tamen preskaŭ perdis la religian signifon kaj ĝi servas preskaŭ nur por ĝui la festojn.

Modernaj pinjatoj havas la formon de komiksfiguroj aŭ politikistoj.

En Hispanio tradicias kruĉoj kiel pinjato.

Deveno redakti

Oni ne scias ekzakte de kiu mondoparto venas la tradicio. Oni supozas ke Marco Polo trovis similforman tradicion en Ĉinio.