Pinofranqueado
Pinofranqueado [pinofrankeAdo] (Trapasita Pino) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Pinofranqueado | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10630 | ||
Retpaĝaro | lashurdes.org | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Antonio Caldoria Gómez (PP-EU) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 686 (2008) | ||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 18′ N, 6° 20′ U (mapo)40.303888888889-6.3313888888889Koordinatoj: 40° 18′ N, 6° 20′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 760 m [+] | ||
Areo | 148,9 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pinofranqueado [+] | |||
Loĝantoj redakti
La loĝantoj nomiĝas pinenses. La censita populacio en 2008 estis de 1.686 loĝantoj.
Situo redakti
Pinofranqueado estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Hurdes, je altitudo de 449 m; je 115 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 175 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 148,9 km².
Ekonomio redakti
Agrikulturo (olivoj) kaj brutobredado (kaproj, abelbredado). Forstado. Rura turismo.
Domaroj redakti
Kiel okazas en aliaj municipoj de la komarko Hurdes, la loĝantaro estas tute disa inter la ĉefa vilaĝo nome Pinofranqueado kaj aliaj disaj domaroj laŭ la tuta municipa teritorio.
Oficiala nomo | Loĝ. (2007) | Areo km² | Dialekta nomo |
---|---|---|---|
PINOFRANQUEADO | 970 | 178,9 | Pinofranqueáu |
Aldehuela | 37 | - | L’Aldegüela |
Avellanar | 16 | - | L’Avellanal |
Castillo | 92 | - | El Castillu |
Las Erías | 94 | - | - |
Horcajo | 63 | - | Horcaju |
Mesegal | 56 | - | - |
El Moral | 0 | - | - |
Muela | 75 | - | La Muela |
Ovejuela | 111 | - | - |
Robledo | 69 | - | Robréu |
Sauceda | 88 | - | Saucea o Lasocea |
TOTALO | 1.671 | 178,9 |
Demografio redakti
En la jena tabelo aperas la informo de la hispana Instituto Nacional de Estadística rilata al la demografia evoluo de Pinofranqueado el 1996 al 2006.
Demografia evoluo de Pinofranqueado | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1996 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | ||||||||||
1.824 | 1.793 | 1.738 | 1.693 | 1.644 | 1.593 | 1.618 | 1.638 | 1.651 | 1.673 |
Historio redakti
Ekde la 12-a jarcento estas dokumentoj kiuj mencias kelkajn el la domaroj, sed ne la ĉefa nuna kerno, kiu aperas nur en la 18-a kaj 19-a jarcentoj.