La Pinto Veleta estas montopinto kun alto de 3.395,68 m super marnivelo, la kvara montopinto plej alta de Hispanio kaj dua de sia montoĉeno, nur post la montopinto de Teide (Tenerifo), Mulhacén (Sierra Nevada) kaj Aneto (Pireneoj). Ĝi estas situa en la provinco de Granado, en Andaluzio (Hispanio), kaj apartenas al Sierra Nevada, en la Betika Montaro.

Pinto Veleta
monto
supermara alteco

3 396 m

Geografia situo 37° 3′ N, 3° 22′ U (mapo)37.056027777778-3.3656888888889Koordinatoj: 37° 3′ N, 3° 22′ U (mapo) f4
Pinto Veleta (Hispanio)
Pinto Veleta (Hispanio)
DEC
Pinto Veleta
Pinto Veleta
Situo de Pinto Veleta
Map
Pinto Veleta
vdr
Pinto Veleta sub neĝo

Ties areo disvididiĝas inter la Natura Parko de Sierra Nevada kaj la Nacia Parko de Sierra Nevada de Sierra Nevada. Administre en ties pinto koincidas la limoj de la municipaj terminoj de Dílar, Monachil, Güéjar Sierra kaj Capileira.

Etimologio redakti

La vorto "veleta" en la hispana signifas "ventoflago" aŭ "ventomontrilo", sed etimologie kaj spite la nuna konscio de la hispanoj, la nomo de la monto devenas el la araba vorto balata, kiu signifas 'tranĉejo' kaj aludas al la vertiĝaj ravinoj de ties norda, orienta kaj suda flankoj, kelkaj el kiuj estas ĉirkaŭ 500 m altaj.