Piornal

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Piornal (Kverkejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Piornal
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10615
Retpaĝaro piornal.es
Politiko
Urbestro Ángel Rama Pérez (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 1 548  (2008)
Loĝdenso 40 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 7′ N, 5° 51′ U (mapo)40.1177645-5.8485639Koordinatoj: 40° 7′ N, 5° 51′ U (mapo) [+]
Alto 1 175 m [+]
Areo 36 km² (3 600 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Piornal (Ekstremaduro)
Piornal (Ekstremaduro)
DEC
Piornal
Piornal
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Piornal (Hispanio)
Piornal (Hispanio)
DEC
Piornal
Piornal
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Piornal [+]
vdr

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas piornalegos. La censita populacio en 2008 estis de 1.548 loĝantoj.

Situo redakti

Piornal estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Jerte, je altitudo de 1.175 m; je 119 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 179 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 36 km². Ĝi estas en la limo de la komarko kun la komarko de la Vera, ĉar tra ĝia montopasejo oni atingas tiun.

La mezaveraĝa alto estas de 1.200 m super marnivelo, la plej alta en la komarko kaj en la tuta regiono de Ekstremaduro.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (kaŝtanoj, ĉerizoj) kaj brutobredado.

Demografio redakti

 
El Jarramplas, atakata per napoj
Demografia evoluo de Piornal el 1996 al 2006
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006
1.581 1.560 1.545 1.566 1.574 1.554 1.542 1.535 1.532 1.524

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo de San Juan (Sankta Johano), el 15a jarcento, sed rekonstruita dum la 20a jarcento, ĉar estis ruina; el la prakonstruaĵo restas nur la sonorilturo.
  • La vilaĝo triviĝas ĉirkaŭata de arbaroj de kaŝtanarboj kaj ĉerizarboj, kaj pro tio estas tre vizitata dum ferioj, somere pro malvarmo, vintre ĉar foje tie neĝas kiam nenio falis en la resto de la regiono kaj printempe pro belaj naturaj ĉirkaŭaĵoj.
  • Gastronomio ĉefe de kolbasoj, finfaritaj je la plej taŭga malvarma klimato de la montaro.
  • Unu el la plej famaj, tradiciaj kaj mitaj festoj de la regiono: nome El Jarramplas, celebrata la 19a kaj 20a de januaro honore al Sankta Sebastiano kaj konsistanta en maskita viro kiu eliras surstrate ludante tamburon kaj estas akre atakata de la tuta loĝantaro per lanĉado de grandaj kaj pezaj napoj, kies klarigo perdiĝas en la prapasinteco.
  • Oni projektis konstrui astronomian observejon profitante la nepoluitan ĉielojn de la montaro, sed ankoraŭ tio ne fariĝis.