Surinama bufoPipo pipo (latine Pipa pipa) estas specio de ranobufo (ĝi estas vera nek rano nek bufo) el la familio de Pipedoj. Ĝi estas malhelbruna kaj 10 cm longa.

Pipa pipa01.jpg
Pipa pipa01
Rano pipo pipo
Suriname Toad Pipa pipa distribution map

Disvastiĝo redakti

Ĝi vivas en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Peruo, Surinamo, Trinidado kaj Tobago kaj Venezuelo.

Ĝia natura hejmo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj ebenaĵoj, arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj marĉoj, marĉoj, dolĉakvaj marĉoj kaj alternaj dolĉakvaj marĉoj.

Partikulara kutimaro redakti

Ĝi portas siajn idojn sur la dorso sub la haŭto. Sur la dorso de la ino kreskas mola haŭto spongoforma, sur kiu troviĝas multe da kavetoj, kio utilos kiel idejo. Dum la reprodukta sezono la kloako de la ino kurbiĝas etende al la dorso kaj iĝas tubejo; tiam virbufo fekundas tie kaj gluigas la ejojn. La ovoloj fariĝis bufidoj post 3 monatoj.[1]

Referencoj redakti

  1. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo . Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.