Piramido (geometrio)

Geometrio > Geometriaj korpoj > Piramido


Neregula seslatera piramido

Piramido estas pluredro, kies surfaco konsistas el plurlatero (ĝia bazo) kaj trianguloj inter lateroj de la bazo kaj certa punkto - apekso de la piramido. Se la bazo havas n laterojn, la piramido posedas

  • n+1 edrojn (la bazon kaj po triangulon super ĉiu ties lateroj),
  • n+1 verticojn (tiujn de la bazo kaj la pinton),
  • 2n laterojn (tiujn de la bazo kaj ligon inter ties anguloj kaj la pinto).

Nedegenera piramido (ĉi kiu la apekso ne kuŝas en ebeno de la bazo) estas konveksa se kaj nur se ĝia bazo estas konveksa plurlatero.

Tiu ĉi difino validas en tri dimensioj. Eblas ĝeneraligi la difinon de piramido al pli da dimensioj.

La longo de la ortanto de la pinto al la bazo nomiĝas alto de la piramido. Se la bazo estas regula plurlatero kaj la pinto troviĝas en ties akso, la piramido nomiĝas regula.

La volumeno de piramido estas triono de la volumeno de prismo kun la samaj bazo kaj alto.

Du piramidoj kunigitaj je iliaj bazoj estas dupiramido.