Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

SZENES Piroska (seneŝ) estis hungara ĵurnalistino, verkistino naskita en Marosszalatna la 25-an de novembro 1897 kaj mortinta en Novjorko la 28-an de aprilo en 1972.

Piroska Szenes
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1897 (1897-11-25)
en Slatina de Mureș
Morto 28-an de aprilo 1972 (1972-04-28) (74-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioUsono
Familio
Edz(in)o Nicholas Halasz
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto
vdr

Kariero redakti

Piroska Szenes studis en Budapeŝto. Ĝis la fino 1938 ŝi vivis kun sia edzo, publicisto Miklós Halász en Besztercebánya. Ŝi publikis je la komenco de la 1920-aj jaroj en revuo Nyugat kaj ŝi iĝis ĝia konstanta kunlaborantino. Ŝi publikis en la hungaraj gazetoj de Ĉeĥoslovakio. Pro faŝismo ŝi elmigris Usonon (1938). Ŝi publikis en kontraŭfaŝismaj hungarlingvaj revuoj: Üzenet (Parizo, Magyar Fórum kaj Harc (Usono). Ŝi verkis ankaŭ teatraĵon titolitan Captaine Gene Hamlet.

Verkoj redakti

  • Az utolsó úr (romano, Bp., 1927);
  • Csillag a homlokán (r., Bp., 1936);
  • Jadviga kisasszony (rakontoj, Bp., 1934);
  • Egyszer élünk (r., Bp., 1935);
  • Lesz-e gyümölcs a fán? (r., Bp., 1948).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon