La Pita kormorano (Phalacrocorax featherstoni), konata ankaŭ kiel Pitinsula kormoranoPita tufkormorano estas birdospecio de la familio de kormoranoj nome Falakrokorakedoj. Ĝi estas endemia de Novzelando nome el la Pitt-insulo el la Chatham-insularo. Ties natura habitato estas malferma maro kaj rokaj bordoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pita kormorano
Pita kormorano (dekstre) kaj Punktokormorano (maldekstre), en ilustraĵo de John Gerrard Keulemans
Pita kormorano (dekstre) kaj Punktokormorano (maldekstre), en ilustraĵo de John Gerrard Keulemans
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. featherstoni
Phalacrocorax featherstoni
(Buller, 1873)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

Tiu reprezentanto de la tufkormoranoj de la Ĉathama Grupo estis malkovrita de H.H. Travers en 1871. Buller dediĉis la specion al Dro. Featherston, Superintendanto de la Provinco Velingtono tiam, kio aperas en la latina scienca nomo.

Ŝajne ĝi estis neniam komuna specio, kaj estis klasita kiel Preskaŭ Formortinta en 1905. La Departamento de Konservado havas Rekuperan Planon por tiu birdo.

Membroj de la kormorana familio apartenas al tri grupoj, baze sur la koloro de ties piedoj: nigraj, flavaj aŭ rozkolorecaj. For de Novzelando, la nigrapieduloj estas pli bone konataj kiel kormoranoj. La Pita kormorano apartenas al la flavpieda grupo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti