Pius ZINGERLE (naskiĝinte la 17-an de marto 1801 en Meran, mortinta la 10-an de januaro 1881 en Mals-Burgeis) estis aŭstra orientalisto kaj benediktano.

Pius Zingerle
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1801 (1801-03-17)
en Meran
Morto 10-an de januaro 1881 (1881-01-10) (79-jaraĝa)
en Marienberg Abbey
Lingvoj germana
Ŝtataneco Cislajtio
Okupo
Okupo lingvistotradukistoverkisto
vdr

Vivo redakti

Post studado de filozofio en Meran, filozofio kaj de teologio en Innsbruck, li aliĝis al la benediktanoj ĉe Marienberg (en Burgeis) en 1820. Solenajn promesojn li faris en la 20.10.1822. Ordino pastra ighis en la 4.4.1824. Kun la escepto de ses jaroj (1824-27 kaj 1837-39), dum kiuj li estis helppastro en Platt kaj en Sankt Martin (Valo Passeier) li estis profesoro, ekde 1852 ankaŭ direktoro en la gimnazio de Meran. Lau invito de papo Pio la 9-a li iĝis profesoro pri orientaj lingvoj ĉe la Universitato 'Sapienza' de Romo en marto 1862. En Romo li ankaŭ estis konsulanto de la kuria propagando-sekcio pri orientaj aferoj kaj sekretario de la Vatikana librejo.

Estante nekapabla alkutimigi sin al la romia klimato, li revenis al Marienberg en 1865, kie li fariĝis vicabato kaj teologiprofesoro. Li havis profundegan scion pri la lingvoj hebrea, araba kaj persa kaj famighis kiel fakulo de la siria lingvo. Li ankaŭ tradukis la verkojn de Sankta Efraimo.

Verkoj (elekto) redakti

  • "Echte Akten heiliger Martyrer des Morgenlandes", (Innsbruck, 1836)
  • "Ausgewählte Schriften des heiligen Ephräm" (Innsbruck, 1837)
  • "Ephräm's Reden wider die Ketzer", volumo de "Sämtliche Werke der heiligen Väter" (Kempten, 1859)
  • "Harfenklänge vom Libanon" (Innsbruck, 1840)
  • "Festkränze aus Libanon's Garten" (Dillingen, 1846)
  • "Marien-Rosen aus Damaskus" (Innsbruck, 1853)
  • "Leben und Wirken des heiligen Simeon Stylites" (Innsbruck, 1855)
  • "Monumenta Syriaca ex romanis codd. collecta" (Innsbruck, 1869)
  • "Chrestomathia Syriaca cum indice vocabularum" (Romo, 1871)
  • "Lexicon Syriacum in usum Chrestomathiae" (Romo, 1873).

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pius Zingerle en la angla Vikipedio.