D-ro Pjotr Ivanoviĉ Diakonov (ruse Дьяконов Пётр Иванович; naskiĝis en 1855 — mortis la 21-an de decembro 1908) estis rusia esperantisto kaj profesoro de kirurgio ĉe la Moskva Universitato. Dum junulaj jaroj li estis malliberigita kaj ekzilita. En sia gazeto "Ĥirurgio" li faris resumojn en Esperanto. La 26-an de septembro 1908 li okazigis kunvenon de Moskvaj kuracistoj dediĉitan al la propagando kaj praktika aplikado de Esperanto inter la kuracistoj.

Pjotr Diakonov
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1854 (1854-11-30)
Morto 21-an de decembro 1908 (1908-12-21) (54-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusia Imperio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr