Pjotr Nikolajeviĉ Durnovo

rusia politikisto, ministro pri internaj aferoj

Pjotr Nikolajeviĉ DURNOVO (ruse Пётр Николаевич Дурново, naskita 1845 en Moskva gubernio, la Rusia imperio – mortinta la 24-an de septembro 1915, Sankt-Peterburgo, la Rusia imperio) estis rusa politikisto, ministro pri internaj aferoj dum regado de la caroj Aleksandro la 3-a kaj Nikolao la 2-a. Li kruele subpremis la revolucion de 1905. Durnovo famas pri tiu raporto - verkita en 1914 - , en kiu precize priskribis la eventojn de la dua mondmilito, inkluzive la kolapson de la Rusa Imperio.

Pjotr Nikolajeviĉ Durnovo
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1842 (1842-11-23)
en Moskvo
Morto 11-an de septembro 1915 (1915-09-11) (72-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Q18803991 vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Naval Cadet Corps • Alexander Military Law Academy vd
Familio
Dinastio Dournovo vd
Patro Q113514329 vd
Patrino Q113514265 vd
Infanoj Piotr Durnowo vd
Profesio
Okupo politikistomilitistoministro pri internaj aferoj vd
Laborkampo politika agado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Durnovo iĝis en 1883 ĉefo de la rusa polico. Tiutempe li havis gravan rolon en likvido de terorista grupo, kiu murdis Aleksandron la 2-an.

Durnovo-n trafis en 1893 seksa skandalo kaj li estis maldungita. Li revenis en la registaron en 1900 kiel vicministro pri internaj aferoj. En oktobro de 1905, li estis nomumitministro pri internaj aferoj, en modera registaro de Sergej Vitte.

Li forte disbatis la sanktpeterburgajn kaj moskvajn sovetojn, tiel akiris fidon de Nikolao la 2-a. Oni forigis Durnovo-n kaj Vitte-n el la registaro (1906) pro la ribeloj, sed Durnovo baldaŭ estis elektita al la ŝtata konsilio, kie li iĝis gvidanto de la konservativoj. Li estis plenforte kontraŭ malfortigo de la cara reĝimo. Li oficis ĝis sia morto en 1915.