44° 29′ 37.5″ N 11° 20′ 35″ O / 44.493750 °N, 11.34306 °O / 44.493750; 11.34306 (mapo)

Nokta vido de Placo Maggiore. El maldekstro dekstren, videblas la konstruaĵoj Palazzo dei Banchi (Palaco de la Bankoj), Baziliko Sankta Petronio (Basilica di San Petronio), Palazzo dei Notai (Palaco de la Notarioj) kaj Palazzo d'Accursio (Palaco d'Accursio)
Placo Maggiore
placo [+]

LandoItalio
RegionoEmilio-Romanjo

SituoBolonjo
- koordinatoj44° 29′ 37″ N, 11° 20′ 35″ O (mapo)44.4937311.343064Koordinatoj: 44° 29′ 37″ N, 11° 20′ 35″ O (mapo)

Longo115 m
Larĝo60 m
Areo6900 m²
Poŝtkodo40121 [+]

Placo Maggiore (Italio)
Placo Maggiore (Italio)
DEC
Map
Placo Maggiore
Vikimedia Komunejo:  Piazza Maggiore (Bologna) [+]
vdr

Placo Maggiore (itale Piazza Maggiore [PJAca maĜOre]) estas la ĉefa placo en la urbo Bolonjo, en la nordo de Italio. Ĝi longas 115 metrojn kaj larĝas 60 metrojn, kaj ĉirkaŭ ĝi situas la ĉefaj mezepokaj palacoj de la urbo. La plej malnova el ili estas la Palazzo del Podestà (Palaco de la Komunumestro), kiu fermas la nordan flankon de la placo; ĝi estis konstruita proksimume en 1200, kaj ligiĝas al la Torre dell'Arengo (Turo de la Arengo), per kies sonorilo oni kunvokis la urbanojn. Post malmulte oni ekkonstruis Palazzo Re Enzo (Palacon Reĝo Enzo), sub kiu kruciĝas promenejoj kun krucvolboj.

Priskribo redakti

En la okcidenta flanko de la placo situas la palaco Palazzo d'Accursio [paLAco daKURsjo], konstruita dum la 13-a jarcento; ĝi funkcias kiel arkivejo de la komunumo de Bolonjo kaj gastigas artajn ekspoziciojn.

En la suda flanko situas la Baziliko Sankta Petronio, kies fasado restis nekonstruita; temis pri ekzemplero de itala gotika arkitekturaĵo, kies konstruado komenciĝis fine de la 13-a jarcento.

En la orienta flanko, fine, situas la Palazzo dei Banchi [paLAco dej BANki], kiu fakte temas nur pri fasado konstruita inter 1565 kaj 1568 laŭ projekto de Giacomo Barozzi, kiu per ĝi kovris la malantaŭajn, malbonkvalitajn konstruaĵojn. La portiko de la palaco pluiras suden kaj laŭas la Archiginnasio-n, mezepoka sidejo de la Universitato de Bolonjo, kie nun situas unu el la plej riĉaj bibliotekoj en Eŭropo; ĝi estas populare konata kiel "il Pavaglione" ("la pavilono", en la loka dialekto), kaj dum jarcentoj tie okazis komercado de silkraŭpoj.