Placo de repaciĝo

La Placo de repaciĝo (germane Platz der Versöhnung) troviĝas en Arnstadt sur herbejo-parketo situanta antaŭ la Geschwister-Scholl-lernejo, inter Kasseler-strato, Richard-Wagner-strato kaj Thomas-Mann-strato, tre proksime al la ĉefa stacidomo.

Placo de repaciĝo

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoArnstadt


vdr
La Repaciĝ-placo; maldekstre supre estas la Geschwister-Scholl-lernejo.

Kialo redakti

La ideo estis de la frakcio Pro Arnstadt. Per la nomigo de la ĝis nun sennoma placo oni volas esprimi la altestimon antaŭ la sukcesega integriĝo kaj la diligenteco de la post 1945 rasisme kaj venĝeme forpelintaj germanlingvanoj el Eosta Eŭropo.

Ĉ. 14.000 rifuĝintoj pliriĉigis la kulturan, societan kaj ekonomian vivon de Arnstadt post la Dua mondmilito. Ekzemplo estas la konataj vitraĵfabrikoj de Arnstadt, kiujn fondis homoj el Norda Bohemujo.

Estas intencita doni signon de aktiva memorigkulturo, kiu ne volas akuzi sed repacigi la homojn. Pri la aspekto de ebla monumento oni ankoraŭ ne konsentis; eble ankaŭ lernantoj de la apuda Geschwister-Scholl-lernejo povus patronadi la monumenton.

Fonto redakti

Artikolo gazeta de la 9-a de januaro 2014 pri la kunsido de la urba konsilantaro favore al la nomdono.[rompita ligilo]