Plaine-Morte-Glaĉero

Plaine-Morte-GlaĉeroRätzli-Glaĉero (france Glacier de la Plaine Morte, germane Plaine-Morte-Gletscher kaj ankaŭ Rätzligletscher) estas ebenaĵglaĉero en la Bernaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de oriento al okcidento de 5,2 km, larĝecon de 2 km kaj kovras areon de proksimume 9,09 km².

Plaine-Morte-Glaĉero
Plaine-Morte-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 605703 / 137011 (mapo)46.3844444444447.5127777777778Koordinatoj: 46° 23′ N, 7° 31′ O; CH1903: 605703 / 137011 (mapo)
Plaine-Morte-Glaĉero (Svislando)
Plaine-Morte-Glaĉero (Svislando)
DEC
Plaine-Morte-Glaĉero
Plaine-Morte-Glaĉero
Map
Plaine-Morte-Glaĉero
Estiĝloko Wildstrubel
Longeco 5,2 km
Larĝeco 2 km
Areo 9,09 km²
Glacikvanto 0,5 km³
Elfluanto(j) TrüebbachSimmeAro/
TiècheRodano
Jara retiriĝo/kresko 0 m retiriĝo en 2000
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Geografio redakti

La plej granda parto de Plaine-Morte-Glaĉero situas sur alteco de inter 2700 ĝis 2800 m sur altebenaĵo en la Wildstrubel-Masivo. La glaĉero plej parte troviĝas sur la teritorio de la berna Lenk en Simme-Valo. Ĝia sudokcidenta parto situas sur la teritorio de Icogne kaj ĝia sudokcidenta parto de Mollens, kiuj ambaŭ apartenas al Kantono Valezo. La suda bordo de la glaĉero kongruas pli-malpli kun la limo inter la Kantono Berno kaj la Kantono Valezo. Nordoriente la glaĉeron limigas la montoj Wildstrubel (3244 m s.m.) kaj Schneehorn (3178 m s.m.), en la sudo la kresto de Faverges (2'968 m s. m.), Morthorno (germane Tothorn kaj france Sex Mort, alteco 2935 m s.m.) kaj Pointe de la Plaine Morte (2927 m s.m.), nordokcidente Weisshorn (2948 m s.m.) kaj Gletscherhorn (2943 m s.m.). Je la norda flanko la glaĉero disponas pri malforta deklivo kaj elfluas el ĝi mallarĝa glaĉerlango, kiu finiĝas nuntempe je alteco de 2480 m s.m.. Ĉi-tie fontas Trüebbach, kiu kun belegaj akvofaloj falas al Rezlialp kaj tie kuniĝas kun la fontakvo de Siebenbrunnen al la rivero Simme, kiu alfluas al Aro. El mallonga lango sudoriente fontas alia degelakva rivero, nome Tièche, kiu estas alfluanto de Rodano. La degelakvo de Plaine-Morte-Glaĉero tiel fluas kaj al Mediteraneo kaj al la Norda Maro.

Historio redakti

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko dum la mezo de la 19-a jarcento la nordaglaĉerlango fluis multe pli profunden en la valon inter la norda deklivo de inter Gletscherhorn kaj Wildstrubel. Post la retiriĝo de la glaĉero estiĝis je alteco de 2265 m la Rezli-Glaĉerlageto. La glacivolumeno de la ebenaĵglaĉero dum la lastaj 100 jaroj ankaŭ multe malpliiĝis. En la marĝena regiono de la glaĉero estiĝis kelkaj parte kun degelakvo plenigitaj trogoj.

Turismo redakti

De Crans-sur-Sierre kiu apartenas al la turisma regiono Crans-Montana en Kantono Valezo aertelfero kondukas al la Pointe de la Plaine Morte, de kie eblas aliri la glaĉerregionon. Je la suda bordo de la glaĉero ekzistas du skiliftoj, kiuj servas la glaĉeran skiregionon, kie eblas skiado kaj neĝtabulado ankaŭ en somero. La vasta glaĉerebenaĵo (en la ebena parto apenaŭ ekzistas glaĉerfendoj, taŭgas tre bone por skikurado.

Eksteraj ligiloj redakti