Plaisir

komunumo en la departemento Yvelines de Francio


Plaisir estas franca komunumo en la departemento Yvelines (regiono Île-de-France) kaj havas 32 000 loĝantojn (2004). Ĝi estas parto de la arondismento Versailles.

Plaisir
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Francilio
Departemento Yvelines
Arondismento Versailles
Kantono Plaisir
Ĝemelurboj * Baixa da Banheira, Portugalio ekde 1975,
INSEE kodo 78490 [+]
Poŝtkodo 78370
Kodo laŭ INSEE 78490
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Joël Regnault
2001-2014
Demografio
Loĝantaro 32 000  (2004)
Loĝdenso 1 660 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 49′ N, 1° 57′ O (mapo)48.8166666666671.95Koordinatoj: 48° 49′ N, 1° 57′ O (mapo)
Alto De 92 al 173 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 18.7 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Plaisir

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Plaisir (Yvelines) [+]
vdr

Malgranda agrikultura vilaĝo dum la komenco de la 20-a jarcento, Plaisir urbiĝas forte de la mezo de tiu jarcento danke al ekonomia zono kiu altiras multajn firmaojn : komercaj zonoj, regiona komerca zono nomata « Grand Plaisir » kaj la sidejo de multaj societoj. Ĝia proporcio de senlaboreco estas aktuale pli malgranda ol la averaĝo nacia. Ĝi aktiviĝas por medio (« elektiva klasifiko »), enhavas instaladojn por sporto (palaco de sportoj) kaj kulturo (teatroj, kinejo).

Enflorigita urbo enhavanta kastelon, ĝian arean duonon konsistas agrikulturaj kampoj kaj arbaroj. Tio kio kalifikas « urbo ĉe la kamparo ».

La kastelo kaj ĝia baseno
Urbodomo

Geografio redakti

Situo redakti

Plaisir situas en la meza okcidenta ĉirkaŭurbo Parizo, tridekon da kilometroj for de Porte d'Auteuil kaj 13 km okcidente de Versajlo, en la ebenaĵo de Versajlo.

La duono de la komunuma teritorio konsistas el arbaroj kaj kulturaj terenoj.

La komunumo enhavas pluraj vilaĝeroj disigaj sur du ebenaĵoj, disigitaj de oriento al okcidento, per la arbaro de Bois-d'Arcy kaj en ĝia plej malproksima fino okcidente per la arbaro de la Cranne , la ĝardeno de la kastelo de Plaisir kaj la arbaro Sainte-Apolline.

Sur la plej alta altebenaĵo, sude de la komuna teritorio kaj norde de la ebenaĵo de Neauphle-le-Château trapasata de la franca nacia vojo 12, troviĝas la vilaĝero de Mare-aux-Saules (marĉeto kun salikoj) apuda de Élancourt kaj la vilaĝero de Sainte-Apolline, ambaŭ sude de la nacia vojo, kaj la vilaĝeroj Gâtines, Buisson kaj Chaîne, ĉiuj tri vica oriente-okcidente norde de la nacia vojo.

Su la suba altebenaĵo, norde de la komunumo, troviĝas la malnova vilaĝo, ĉirkaŭata, de oriento al okcidento, de la kvartaloj aŭ vilaĝeroj Brétechelle, Aqueduc de l'Avre, Ébisoires, Petits-Prés kaj Boissière.

La nomo de kvartalo aqueduc de l'Avre devenas de la akvodukto kiu alkondukas trinkakvon ĝis Parizo kaj trapasas la urbon de okcidento al oriento.

La areo de Plaisir estas 18,7 km², la popoldenso estas 1660,2 loĝantoj po km².

Akvo redakti

 
La rivereto Maldroit en la ĝardeno de la urbodomo
 
La baseno de la arbaro Cranne

La komunumon trapasas de sudo ĝis nordo la rivereto Maldroit kiu devenas de Trappes, en la loko nomata "Puits à Loup" proksime de "porte de Pissaloup". Ĝi trapasas la ebenaĵon de Neauphle, pasas apud la finon orientan de la vilaĝero "Gâtines", alportas akvon al la baseno de akvoreteno de la arbaro Cranne. Poste, ĝi trapasas sub la departementa vojo RD 30, disiĝas en du branĉoj tra la parko de la kastelo kaj la urbodomo kaj la malnova urbo. Ĝi estas atingita de la rivereto Sainte-Apolline antaŭ trairi la du malsanulejoj, kie ĝi estas parte enkanaligita kaj subterigita, zigzagas en valeto inter Thiverval kaj Saint-Germain-de-la-Grange. Finfine, ĝi ĵetas sin en Mauldre, en Beynes.

La komunumo enhavas ankaŭ lageton en la arbaro Sainte-Apolline.

La komunumo de Plaisir lokiĝas entute en la akvokolekta sub-baseno de Maldroit inkludita en la akvokolekta baseno de Mauldre, administrata ekde 1992 de COBAHMA (Komitato de akvokolekta baseno de Mauldre kaj ĝiaj branĉriveroj) sub la estreco de la departementa konsilantaro de Yvelines kaj por kiu instalada skemo kaj akvoadministrado (SAGE) estis kondukita (prefekta leĝo de la 4-a de januaro 2001).

Najbaraj komunumoj redakti

La najbaraj komunumoj de Plaisir estas

Historio redakti

Blazono redakti

 

Lazura kun du lionoj frontaj subportantaj kape floron de ora lilio.

Historio redakti

Ĝis la 20-a jarcento: urbocentro kaj siaj sep vilaĝetoj redakti

 
Fervoja ponto apud la stacidomo Plaisir - Grignon
 
Ĝenerala vidpunkto de la frenezulejo

Urba disvastigo post la 60-aj jaroj redakti

Klimato redakti


Monatoj Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aûg Sept Okt Nov Dec Jaro
Temperaturoj maksimumaj averaĝaj (°C) 6 7 11 14 18 21 24 24 21 15 9 7 14,8
Temperaturoj minimumaj averaĝaj (°C) 1 1 3 6 9 12 14 14 11 8 4 2 7,1
Temperaturoj averaĝaj (°C) 4 4 7 10 14 17 19 19 16 12 7 5 11,2
Fonto : Monata klimato-studo - Trappes, France[1]

Transportoj kaj komunik-rimedoj redakti

Vojo-reto redakti

La komunumon trapasas la nacia vojo 12 (aŭtomobilo-vojo inter Paris-Brest pere de Dreux). Laŭ nordo-suda direkcio, trapasas ĝin la departamenta vojo 30 (Poissy-Feucherolles), norde de la kvartalo Gâtines, ĝin daŭrigas sude al Élancourt kaj Saint-Quentin-en-Yvelines la departementa vojo 58. Laŭ oriento-okcidenta direkcio, Plaisir estas trapasita de la departementa vojo 11 (Saint-Cyr-l'École-Neauphle-le-Château).

Fervojo redakti

 
La stacidomo Plaisir - Grignon

La komunumon trapasas du linioj SNCF Transilien N: Paris-Montparnasse/Mantes-la-Jolie kaj Paris-Montparnasse/Dreux. Du stacidomojn enhavas la komunumo: Plaisir - Grignon nordokcidente kaj Plaisir - Les Clayes, nordoriente. La preskaŭsenhaltaj trajnoj de Plaisir - Grignon ebligas 25-minutan vojaĝon ĝis Parizo.

Busoj redakti

  • Busoj de la firmao Hourtoule: 004, 006, 007, 008, 009, 010, 012, 015, 017, 019, 020, 078, 318, 505, DF
  • Por la handikapuloj, la komunumo plenumas unupersonajn transportojn en la urbo en aparta veturilo je la prezo de busa bileto.

Demografio redakti

Plaisir estas la 7-a komunumo de Yvelines laŭ sia loĝantaro, estimata je ĉirkaŭ 32 000 loĝantoj dum la prikalkuloj ekde 2004.

La loĝantoj formas loĝantaron junan kaj aktivan: 30 % el la loĝantoj jaraĝas malpli ol 19 jaroj[2] kaj la elcento de senlaboreco estas nur je 8.2% kun pli ol 50% da aktivuloj.

Suba figuro montras la evoluo de la loĝantoj (fonto: INSEE).

Loĝantara evoluo
18001901191119261936194619541962196819751982199019992004
1 3131 6521 8942 0852 2242 3982 6833 8506 86921 25922 59325 87731 04532 000
La nombroj ekde la jaro 1962 estas sen duoblaj kontoj.

Administrado kaj politiko redakti

Listo de la sinsekvaj urbestroj redakti

Mandato Identité
2001 Joël Regnault
1993-2001 Jacky Lecourtiller
1973-1993 Jean Mouton
1971-1973 Victor Marc
1945-1971 Roland Reuille
1944-1945 Docteur Anglade
1935-1944 Alfred Champy
1925-1935 Émile Soyer
1912-1925 Laurent Desplaces
1908-1912 Alfred Champy
1903-1908 Félix Soyer
1900-1903 Jean-Baptiste Ricard
1896-1900 François Delaisse
1892-1896 Prosper Dufour
1891-1892 François Delaisse
1886-1891 Prosper Dufour
1882-1886 Jules Eugène Sénéchal
1876-1882 Pierre Esnot
1874-1876 Pierre Dupont
1871-1874 Pierre Esnot
1853-1871 Pierre Dupont
1852-1853 Prosper Martin
1849-1852 Pierre Dupont
1848-1849 Louis Marie
1846-1848 Laurent-Charles Esnot
1839-1846 Pierre Leclerc
1835-1839 Nicolas Pasquier
1827-1835 Nicolas Michel Martin
1818-1827 Ange Robert Taphinon
1814-1818 Pierre Joseph Martin
1811-1814 Jacques Lefort
1800-1811 Michel Martin
1798-1800 Pierre Barre
1798-1798 Jean-Martin Mercier
1797-1798 Jacques Lefort
1797-1797 Pierre Simon Leclerc
1795-1797 Charles René Henri de Bauclas
1793-1795 Nicolas Pouleteau
1792-1793 Guillaume François Thomas
1791-1792 Jean-Martin Mercier


Naturmedio redakti

  • Florata urbo : la urbo partoprenas en la konkurso de la urboj kaj vilaĝoj florataj kaj havas nuntempe 2 florojn.

Por instigi la urbanojn pliigi kaj konservi tiun emon, la komunumo organizas ĉiujare la « konkurson de la ĝardenoj kaj balkonoj florataj »

  • Agenda 21 local, programo pri daŭripovo, lanĉita la 16-an de junio 2003
  • Trofeo de bronzo dum la konkurso «Défi pour la Terre» Arkivigite je 2007-08-24 per la retarkivo Wayback Machine, en la kategorio de la komunumoj inter 5 000 kaj 50 000 loĝantoj, pro siaj agadoj de komunikado dum la tuta jaro
  • Distribuo de mulĉiloj kaj rekuperiloj de pluvakvo al la loĝantoj

Kulturo redakti

Konstruaĵaro redakti

  • la kastelo de Plasir, unue konstruita en la 17-a jarcento kaj poste modifita de Le Tellier dum la 18-a jarcento, estis klasifikita kiel monumento historia en 1961.
  • la preĝejo Saint-Pierre el la 13-a kaj 14-a jarcentoj.
  • la kasteleto Prieuré, kie loĝas la urbodomo, estis konstruita je la fino de la 19-a jarcento sur la loko de preĝejo benediktana.
  • tri publikaj lavejoj ĉeestas en la komunumo. Dume, neniu el tiuj ĉi estas prizorgataj kaj estas triopaj forlasataj : la konstruaĵo de la strateto sente Buffon ŝajnas esti uzata kiel persona stokejo, la lavejo de la strato Alexandre Dumas estis bruligita kaj estas kovrata de grafitioj kaj la tria en la arbarejo de bois de la Cranne iom post iom malboniĝas kan enteriĝas. Vidu sube la bildoj.

Eventoj redakti

  • Junio : Festivalo de la artoj de la mondo, « Escales d’ailleurs », organizata en la parko de la kastelo.
  • Novembro : Granda Premio de Pétanque de la Urbo de Plaisir ekde 1985
  • Decembro de 2007 : De la 6-a ĝis la 9-a de decembro, maĉoj por klasifikado de la 19-a ĝis la 24-a pozicio de la mondpokalo de virina manpilkado okazis en la palaco de sportoj.

Ĝemelurboj redakti

La komunumo de Plaisir estas ĝemeligita kun kvin eŭropaj komunumoj pere de la kultura asocio Plaisir jumelage:

Famaj personoj redakti

  • Coluche, humuristo, la filmo "le maître d'école" (la instruisto) estis direktita en la lernejo Alain Fournier de Plaisir kun lernantoj de la urbo.
  • Gaston Lenôtre, kukisto kaj restoraciisto, naskiĝinta né en 1920, kreis en Plaisir en 1971 la lernejo Lenôtre, unua franca lernejo pri instruado kaj plibonigo por la fako de gastronomio.[3]
  • Jean Dujardin, aktoro, vivis sian infanecon en Plaisir.
  • Nicole Hassler, glacio-glitistino, partoprenis en la komunuma skipo kiel delegito por sportoj.
  • Robert Manuel, aktoro, honora societano de Comédie-Française loĝis en la komunumo kiam li mortis en decembro 1995.
  • Shy'm, kantistino, lernis en la liceo Jean Vilar de Plaisir.

Galerio redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti