Plano DaletPlan D, (hebree 'תוכנית ד, Tokhnit dalet) estis plano ellaborita fare de Haganah - juda kaŝ-militista grupo kaj antaŭulo de la Israelaj Defendaj Fortoj - en Palestino de aŭtuno de 1947 ĝis printempo de 1948. Ĝia celo estas diskutita. Laŭ Yoav Gelber kaj Benny Morris, ĝi estis plano por defendi la naskiĝontan judan ŝtaton kontraŭ invado. Laŭ aliaj historiistoj kiel Ŭalid Ĥalidi kaj Ilan Pappe, ĝia celo estis la konkero de pli multe da Palestino kaj forpelo de tiom da palestinanoj, kiom eblas.

La 29-an de novembro 1947, la UN voĉdonis por dispartigo de Palestino, la Brita mandato, tiel estigante unu judan kaj unu araban landon. Post tio komenciĝis tumultoj, perforto inter la judoj kaj araboj.

La plano antaŭvidis forpelon de malamikoj, malamikaj loĝantoj, kiuj estis la araboj.