La plantagacoj[2] (latine Plantaginaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo lamialoj (Lamiales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 120 genrojn kaj pli ol 1600 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas plantago[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Plantagacoj
granda plantago (Plantago major)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae

lamiedoj Lamiidae

Ordo: lamialoj Lamiales
Familio: plantagacoj Plantaginaceae
Juss. [1]
plantago Plantago
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Plantago media Sturm60.jpg
Plantago media Sturm60

Taksonomio redakti

La plantagacoj estas tradicie priskribataj kun nur tri genroj: Bougueria, Littorella, kaj Plantago. Novaj filogenaj esploroj montris ke la plantagacoj en strikta senco estas interplektitaj kune kun pluraj genroj antaŭe listigitaj en la familio de skrofulariacoj (sed ne la tipogenro skrofuliaro). Kvankam la nomo Veronicaceae (1782) estas la plej malnova familionomo por ĉi tiu grupo, Plantaginaceae (1789) estas protektita laŭ la Internacia Kodo de Botanika Nomenklaturo (IKBN) kaj havas sekve prioritaton super ĉiu pli frua familinomo priskribanta grupo en kiu estas plantagacoj. Krome la IKBN ne konsideras familinomojn uzitaj antaŭ 1789 protekteblaj, kio plue elŝlosas uzadon de la nomo Veronicaceae. Oni proponis ke la nomo Antirrhinaceae havu konservan prioritaton super Plantaginaceae, sed intertempe la Angiosperm Phylogeny Group akceptis la nomon Plantaginaceae. Olmstead (2003) tamen elektis uzi la nomon Veronicaceae.

Laŭ WFO kaj TPL redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (26 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Referencoj redakti