Platbotelo estas plata botelo por teni kaj kunporti dumvoje trinkaĵojn, ofte pendigita ĉe zono aŭ tenata en poŝo (pro kio la formo). Ĝi servis pli frue por kampaj laboristoj, soldatoj kaj oni entenis en ĝi alkoholaĵojn.

antikva platbotelo de gladiatoro

La platbotelo povas esti produktita el ceramikaĵo, ligno, metalo, plasto, kun aŭ sen tenilo. Speciala formo havas meze rondan truon, tra kiu oni povas etendi la brakon (krakena platbotelo). Oni ofertis trinkaĵon dum amuzaj, geedziĝaj festoj.

La ligna platbotelo (ĉutoro) estas el acera ligno kaj estas kovrita per ledo, ornamita kaj portita per rimenoj. Ties internon oni konservas per vakso. Ĝi populariĝis tra la etnografio. La ekzempleroj el la 20-a jarcento servas nur kiel endomaj ornamaĵoj.

La ekskursantoj, skoltoj, soldatoj uzas senornaman, aluminian aŭ plastan platbotelon.

Vidu ankaŭ redakti