La Platistejredoj (Platysteiridae) formas familion el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Paseriformes), subordo Kantbirdoj, kiu ampleksas 31 speciojn kaj ses genrojn. La Plastistejredojn oni antaŭe taksis subfamilion de la Muŝkaptuledoj (Muscicapidae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Platistejredoj
Platysteira cyanea
Platysteira cyanea
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Platistejredoj Platysteiridae
Genroj

Megabyas
Bias
Pseudobias
Platysteira
Batis
Lanioturdus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La 8-16 centimetrojn longaj birdoj vivas en arbaraj kaj arbustaj regionoj de la tropika Afriko. La genro Platistejroj havas buntajn haŭtlobojn ĉirkaŭ la okuloj kaj multajn komunajn rekonilojn kun la genro Batisoj, kiel longajn, lanugajn plumojn de la vostradiko, kiujn la birdo povas starigi super la dorso, samkiel sonojn kaj duonmelodiajn kantojn, kiujn la birdo produktas per flugilobatoj.
La Platistejredoj aŭ kaptas insektojn flugante aŭ bekumas ilin de sur la grundo. En siajn pelvetoformajn neston la ino metas du ĝis kvin ovojn.

sistematiko redakti

  • Platistejro (Platysteira)
    • Platysteira albifrons [1], Sharpe, 1873
    • Platysteira cyanea, Statius Muller, 1776
    • Platysteira peltata, Sundevall, 1850
    • Platysteira laticincta, Bates, 1926
    • Platysteira castanea, Fraser, 1843
    • Platysteira tonsa, Bates, 1911
    • Platysteira blissetti, Sharpe, 1872
    • Platysteira chalybea, Reichenow, 1897
    • Platysteira jamesoni, Sharpe, 1890
    • Platysteira concreta, Hartlaub, 1855
  • Batiso (Batis)
    • Batis capensis, Linnaeus, 1766
    • Batis diops, Jackson, 1905
    • Batis mixta, Shelley, 1889
    • Batis margaritae, Boulton, 1934
    • Batis fratrum, Shelley, 1900
    • Batis molitor, Küster, 1836
    • Batis soror, Reichenow, 1903
    • Batis pririt, Vieillot, 1818
    • Senegala batiso (Batis senegalensis), Linnaeus, 1766
    • Batis minor, Erlanger, 1901
    • Batis orientalis, Heuglin, 1871
    • Batis perkeo Neumann, 1907
    • Batis minima, Verreaŭ,J & Verreaŭ,E, 1855
    • Batis ituriensis, Chapin, 1921
    • Batis occulta, Lawson, 1984
    • Batis minulla, Bocage, 1874
  • Biaso (Bias)
    • Bias musicus, Vieillot, 1818
    • Bias flammulatus, Verreaŭ, J & Verreaŭ, E, 1855
  • Lanioturdo (Lanioturdus)
    • Lanioturdus torquatus, Waterhouse, 1838
  • Pseudobiaso (Pseudobias)
    • Pseudobias wardi) Sharpe, 1870

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti