Plen-fluoro-alkilooksida polimero

Strukturo de plen-fluoro-alkilooksida polimero
Denseco 2150 kg/m3
Fleksa modulo 586 MPa
Dilata forteco 24 MPa
Plilongiĝo je rompo 300%
Falda eltenivo Ne rompiĝas
Fandopunkto 305 °C
Maksimuma operacia temperaturo 260 °C
Akva absorbo < 0,03 % post 24 horoj
Izola konstanto je 1 MHz 2.1
Izola tangento de angulo de perdado je 1 MHz 0,0001
Arka rezisto < 180 sekundoj
Rezistanco je 50% relativa humideco > 1016 Ω·m

Plen-fluoro-alkilooksida polimero (PFA) estas speco de fluoropolimero kun propraĵoj simila al polikvarfluoretileno. Ĝi malsamas de la polikvarfluoretileno en tio ke ĝi estas fando-procezebla per la kutimaj injekta muldado kaj ŝraŭba elpuŝado.

Tubo el PFA, komuna en kemiaj aplikoj

PFA estis inventita de DuPont kaj estas vendata sub la komerca nomo Teflon-PFA. Simila produkto estas havebla de Daikin sub la komerca nomo Neoflon-PFA aŭ de Solvay Solexis sub la komerca nomo Hyflon-PFA.

PFA estas tre simila en komponaĵo al la fluoropolimeroj polikvarfluoretileno kaj fluorizita eteno-propeno (FEP). PFA kaj FEP ambaŭ komunigas utilaj propraĵoj de polikvarfluoretileno - malalta koeficiento de frotado kaj ne-reakciokapablo, sed estas pli facile formeblaj. PFA estas pli mola ol polikvarfluoretileno kaj fandas je 305 °C.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti