Plenigo (muziko)

Plenigo signifas en improvizata muziko la ornamado de muzikpeco. Oni distingas melodiajn, harmoniajn kaj ritmajn plenigojn:

  • Melodia plenigo estas mallonga variaĵo en la melodilinio, ekz. per apoĝaturoj aŭ ankaŭ per tremsono.
  • Harmoniajn plenigojn oni ricevas ekz. enigante antaŭ verdire sekva maĵor-akordo la apartenan dominant-septakordon. Temas do pri variaĵo de la akompanharmonioj.
  • Nur per frapinstrumentoj oni realigas ritmajn plenigojn. Ĉi tiuj estas ekz. mallonga tamburkirlo aŭ variaĵoj en la fraptekniko.