Plenumanta komunumo

Laŭ § 51 de la leĝo pri la regionaj distriktoj de Turingio eblas, ke unu komunumo transdonas certajn taskojn al najbara, pli granda komunumo, kiu almenaŭ havu 3000 enloĝantojn. Tiu transdonado de taskoj simila al la administra ligo de pluraj komunumoj en komunumaro (germane Verwaltungsgemeinschaft), sen uzi tiun esprimon. La pli grandan komunumon ĉi-kaze oni nomas la "plenumantan komunumon" (germane erfüllende Gemeinde). Ĝi plenumas certajn administrajn taskojn por la malpli granda najbara komunumo.