Pligrandigita senpintigita kubo
En geometrio, la pligrandigita senpintigita kubo estas pluredro, unu el la Solidoj de Johnson (J66).
Pligrandigita senpintigita kubo | |
Speco | Solido de Johnson |
Verticoj | 28 |
Lateroj | 48 |
Edroj detale | 12 trianguloj 5 kvadratoj 5 oklateroj |
Geometria simetria grupo | C4v |
Propraĵoj | konveksa |
Ĝi povas esti konstruita per pligrandigo de senpintigita kubo per aldono de kvadrata kupolo al unu el oklateraj edroj.
Estas nur unu varianto de turno de la kupolo por ke la pluredro estu konveksa.