Plilongigita kvadrata turnodukupolo

En geometrio, la plilongigita kvadrata turnodukupolo estas unu el la solidoj de Johnson (J37). Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti konstruita per plilongigo de kvadrata turnodukupolo (J29) per enigo de oklatera prismo inter ĝiaj du duonoj. La rezultanta solido estas loke vertico-regula - la ordigo de la kvar edroj ĉirkaŭ ĉiu vertico estas la sama por ĉiuj verticoj; laŭ ĉi tiu propraĵo la plurlatero estas unika inter la Solidoj de Johnson. Tamen, ĝi ne estas vere vertico-transitiva, kaj sekve ne estas unu el la arĥimedaj solidoj, ĉar estas duoj de verticoj tiaj ke ne ekzistas izometrio de la solido kiu mapas unu verticon en la alian, samtempe mapante la tutan solidon en sin.

Plilongigita kvadrata turnodukupolo
Bildo
Speco Solido de Johnson
Verticoj 24
Lateroj 48
Listo de verticoj 24 de 3.43
Edroj detale 8 trianguloj
18 kvadratoj
Geometria simetria grupo D4d
Propraĵoj konveksa, singulara vertica figuro
vdr

Rombokub-okedro

Pseŭdo-rombokub-okedro

La solido povas esti konsiderata ankaŭ kiel la rezulto de tordo de unu el la kvadrato kupoloj (J4) de rombokub-okedro (unu el la arĥimedaj solidoj) je 45 gradoj. Ĝia simileco al la rombokub-okedro donas al ĝi la alternativan nomon pseŭdo-rombokub-okedro.

Eksteraj ligiloj redakti