La Plotosedojangilovostaj katfiŝoj estas familio (Plotosedoj) de katfiŝoj kies vostoj estas longecaj simile al tiuj de angiloj. La tipa genro estas Plotosus. Tiuj katfiŝoj estas indiĝenaj de la Hinda Oceano kaj de okcidenta Pacifiko el Japanio al Aŭstralio kaj Fiĝio.[1] La familio inkludas ĉirkaŭ 35 speciojn en 10 genroj.[1][2] Ĉirkaŭ duono de la specioj estas nesalakvaj, kiuj loĝas en Aŭstralio kaj Novgvineo.[1]

Striaj angilovostaj katfiŝoj, Plotosus lineatus
Catfish Plotosus lineatus.jpg
Catfish Plotosus lineatus

Tiuj fiŝoj havas angilecan korpon. La vosto estas pinteca aŭ akre rondoforma. Plej specioj havas kvar parojn de mustaĉoj. La adipoza naĝilo forestas. LA vostonaĝilo estas formata de la kuniĝo de la dua dorsa naĝilo, la vostonaĝilo, kaj la anusa naĝilo, formanta ununuran kontinua naĝilo.[1]

Kelkaj el tiuj katfiŝoj povas okazigi dolorajn vundojn; pikiloj el Plotosus lineatus povas rezulti en morto.[1] Ili estas fonfomanĝantoj kaj uzas la mustaĉojn ĉirkaŭajn siajn buŝoj por detekti manĝon.[3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Nelson, Joseph S.. (2006) Fishes of the World. John Wiley & Sons, Inc. ISBN 0-471-25031-7.
  2. Ferraris, Carl J., Jr. (2007). “Checklist of catfishes, recent and fossil (Osteichthyes: Siluriformes), and catalogue of siluriform primary types”, Zootaxa (PDF) 1418, p. 1–628. Alirita 2009-06-23.. 
  3. FishBase, Plotosidae, 2007, Aŭg.