Pluke-Traduke
Albumo de P. Moĵajevo
Eldonita Somere 2005, Kievo (Ukrainio)
Registrita Somere 2005
Muzika stilo Bardaj kantoj, rok-muziko
Longeco 1:04:15
Kvanto de kantoj 22

«Pluke-Traduke» estas la unua KD-albumo de Paŭlo Moĵajevo. La disko estis registrita kaj eldonita somere 2005 en Kievo (Ukrainio) helpe de la Societo de protekto de la ukraina kulturo «Espero». La albumo prezentas ĉefe tradukitajn kantojn; gitar- kaj pian-muzikas kaj kantas P. Moĵajevo.

Historio redakti

Jam ekde 2002 P. Moĵajevo prezentis dum diversaj E-aranĝoj koncertojn, kiujn ĉefe konsistigis liaj propraj Esperantaj tradukoj de diversaj rus- kaj angla-lingvaj kantoj. Somere 2005 la gvidanto de la Kieva Societo de defendo de la ukraina kulturo M. Lineckij proponis al Moĵajevo registri la diskon. Dum la IJK-61 en Zakopane okazis la unua publika lanĉo de la albumo.

Enhavo redakti

La disko enhavas ĉefe tradukitajn kantojn. Ĉiuj tradukoj estas faritaj de Moĵajevo mem. Laŭ la strukturo oni povas dividi la enhavon de la albumo je kelkaj blokoj. Jen la strukturo de la albumo kun la mencio de ĉiuj apartaj kantoj (krom se estas menciite alie, P. Moĵajevo aŭtoras nur la tradukojn):

  • Kantoj el popularaj sovetiaj kinfilmoj
    • Dum vintro ŝtormas kaj fridas (2:42; la kanto el la filmo «Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion»)
    • Kanto pri feliĉo (2:07; la kanto el la filmo «Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion»)
    • 33 bovinoj (2:08; la kanto el la filmo «Mary Poppins, ĝis revido!»)
  • Diversaspecaj bardaj kantoj el la rusa lingvo
    • Reveno (1:58; la kanto de la rusia bardo M. Ŝĉerbakov)
    • Intervidiĝo kun la kolonelo (1:39; la kanto de M. Ŝĉerbakov)
    • Lulkanto (2:40; la kanto de M. Ŝĉerbakov)
    • Lulkanto por tiuj, kiuj ne scipovas flugi (2:38; la kanto de la krimea bardo K. Viĥlajev)
    • Francie aŭtunas (3:46; la kanto de la krimea bardo P. Grebenjuk)
    • Bruna pantalono (1:00; la kanto de la rusia duopo «Ivasi»)
    • Babaj' (3:20; la kanto de la rusia duopo «Ivasi»)
    • Adiaŭ! (2:55; la kanto de la rusia duopo «Ivasi»)
    • Ĉipa bilet' (4:22; la kanto de la rusia duopo «Ivasi»)
  • Kanto de la rusia rok-bando «Ĉajf»
    • Ĉio ĉi tias... (4:22; la kanto de la rusia rok-bando «Ĉajf»)
  • Tradukoj el la muzikaloj de Andrew Lloyd Webber
    • Ha, kia cirko! (3:46; ero el la muzikalo «Evita»)
    • La injo potenciĝas (3:51; ero el la muzikalo «Evita»)
    • Turneo de la ĉielarko (4:20; ero el la muzikalo «Evita»)
    • Sinjoro Misterfelo (2:49; ero el la muzikalo «La katoj»)
    • La kapojn regas paradiz' (3:32; ero el la muzikalo «Jesuo Kristo — Superstelo»)
    • Superstelo (3:16; ero el la muzikalo «Jesuo Kristo — Superstelo»)
  • Kantoj, prezentitaj laŭ piana akompano
    • Olda pian' (2:08; kanto el la sovetia filmo «Ni estas el ĵaz-bando»)
    • Via milda malĝoj' (2:17; kanto, komponita de P. Moĵajevo laŭ la versaĵo de A. Saĥaltujev)
    • Lulkanto (2:28; originala kanto, E-teksto kaj muziko verkitaj/komponitaj de P. Moĵajevo)

La disko kunhavas tekstolibreton.

Pritaksoj redakti

En la E-periodaĵoj aperis du mencioj-recenzoj pri la disko: en la novaĵ-letero de Vinilkosmo (de decembro 2005) kaj en la revuo «Kontakto».

Distrubuado redakti

Malgraŭ tio, ke la disko estis prezentita al Vinilkosmo, ĝi ŝajne ne estas distribuata de pli-malpli grandaj E-libroservoj. Oni povis kaj povas aĉeti la diskon en la koncertoj de P. Moĵajevo aŭ mendi ĉe s-ro M. Lineckij (ml<ĉe>espero<punkto)kiev<punkto)ua).

Interesaĵoj redakti

  • La disko estis registrita iom haste: por la registrado oni uzis la okazon, ke Moĵajevo devis pasigi 2 tagojn en Kievo, vizitante kelkajn konsulejojn por aranĝi vizojn. Dum la unua registro-sesio oni registris ĉiujn (!) kantojn. Sekvatage oni rerigistris preskaŭ duonon de la materialo.
  • La disko inter 22 kantoj havas eĉ 4 (!) lulkantojn, kiuj neniel similas unu la alian. La unua (de M. Ŝĉerbakov) estas filozofia, la dua (de K. Viĥlajev) — maldormige vigla, la tria (Babajo de «Ivasi») — porinfane simpla, sed ankaŭ iom fantazia, la kvara (originala de P. Moĵajevo) — lirika, sed ankaŭ iom drameca.
  • En la albumo aŭdeblas unu amuza misdiro. En la kanto «Francie aŭtunas» en la lasta strofo anstataŭ «Nur la venta flustr' atingis nin...» la kantisto klare erar-prononcas «Nur la ventra flustr' atingis nin...»

Eksteraj ligiloj redakti