Plursistema (aŭ sistem-sendependa) estas prikomputila faktermino kiu indikas ke programlingvo, aplikaĵo aŭ aparato povas funkcii en pluraj operaciumoj (kiel Linukso, Vindozo kaj Mac OS X).

Plursistemaj programlingvoj redakti

C, C++, Java, JavaScript, Python, Tcl, Erlang, Delphi+Kylix kaj REALbasic estas ekzemploj de plursistemaj programlingvoj.

Plej multaj programlingvoj estas laŭ difino plursistemaj. Por doni bazajn ordonojn al komputilo, ne gravas la operaciumo. Por fari pli komplikajn aferojn, kiuj ekzemple influas la grafikan uzantinterfacon, la programo estas ligita al bibliotekoj kiuj povas esti specifaj por la sistemo de la programisto. Kvankam ekzemple C++ estas plursistema programlingvo, programo kreita por Vindozo kiu uzas la Win31-API ne estos kompilebla pere de Unikso. Ofte ekzistas ankaŭ diferencoj en la maniero laŭ kiu verkistoj de kompililoj interpretas specifan lingvon.

Certaj programlingvoj, kiel Java, de la komenco estas kreitaj speciale por funkcii same sur diversaj sistemoj. Ja estas bezonata aparta virtuala maŝino.

Plursistema programaro redakti

Plej multaj malfermitkodaj programoj estas ankaŭ plursistemaj. LibreOffice kaj Mozilla Firefox estas plej konataj ekzemploj. Microsoft ankaŭ surmerkatigas programojn kun sama nomo por pluraj sistemoj, sed fakte temas pri programoj kiuj estas tute reverkitaj kaj ne estas do vere plursistemaj, sed apartaj eldonoj.

Plursistema aparataro redakti

Multaj USBaj aparatoj kiel komputilaj musoj kaj USB-poŝmemoriloj estas plursistemaj. Ankaŭ komputilaj ekranoj kaj aliaj aparatoj estas farataj pli kaj pli plursistemaj por ŝpari fabrikadajn kostojn.