Plurtonaleco estas komponaĵo, kiu aperis fine de la 19-a jarcento, supertavoligante plurajn tonalecojn samtempe.

La unuajn manifestiĝojn de la moderna plurtonaleco trovaiĝs en verkoj devenantaj el 1891: Le rêve (La revo) de Alfred Bruneau7 aŭ eĉ La vocation (La alvokiĝo), dua peco el la kolekto Le Fils des Étoiles (La filo de la steloj) de Erik Satie. Ekde 1913, la furoro por plurtonaleco daŭre kreskis, atingante pintperiodon ĉirkaŭ 1923. La plej grandaj komponistoj de la 20-a jarcento provis ĝin, en sia propra unika maniero: Claude Debussy, Erik Satie, Charles Koechlin, Albert Roussel, Charles Ives, Maurice Ravel, Igor Stravinsky, Arthur Honegger, Alexandre Tansman, Émile Goué... aŭ eĉ Darius Milhaud por kiu ĝi fariĝis kutima skribprincipo. Kvankam ĝi ne plu okupas la avangardon de la muzika scenejo, plurtonaleco tamen restas ofte uzata ĝis hodiaŭ de komponistoj apartenantaj al la tiel nomata novtona aŭ postmoderna movado3, kiel alternativo al maltonaleco, al la dekdutonismo aŭ al seriismo.

Dutonaleco redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dutonaleco.

Samtempa uzado de du tonalecoj karakterizigas la dutonalecon, La plej konata ekzemplo por dutonaleco estas la fanfaro je la komenco de la baleto Petruŝka de Igor Stravinski; la unua klarneto ludas melodion en C-maĵoro, dum kiam la dua klarneto ludas la saman melodion en F♯-maĵoro. '