En astronomio, plutonorbita objekto—objekto kun orbito simila kiel la plutona—estas nomata plutonenoplutino (de angla Plutino, de Pluto "Plutono" kaj la itala finaĵo -ino "-eno"). Pli precize, plutoneno estas objekto kun orbito en 2:3-resonanco kun Neptuno. Tiel signifas ke dum la sama tempo dum kiu plutoneno ĉirkaŭas la sunon dufoje, Neptuno ĉirkaŭas la sunon trifoje.

La plej grandaj konataj plutonenoj estas: 134340 Plutono mem kaj ĝia lunego Ĥarono, 90482 Orko, 28978 Iksiono, 38628 Hujo.

Vidu ankaŭ redakti