Plymouth

urbo en Anglio


Plymouth estas kaj urbego kaj unuara instanco en la angla regiono Sudokcidenta Anglio, inter la graflandoj de Devon kaj Kornvalo.

Plymouth
urbo
urbo • urbego • civila paroĥo
Administrado
Statuso Urbo
Lando Britio
Regiono Sudokcidenta Anglio
Distrikto unuara instanco
Poŝtkodo PL1 ĝis PL9
Telefonkodo (+44) 01752
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 267 918  (2016) [+]
Loĝdenso 3 379 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 22′ N, 4° 8′ U (mapo)50.371944444444-4.1361111111111Koordinatoj: 50° 22′ N, 4° 8′ U (mapo)
Alto 0-155mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 79,3 km² (7 930 ha)
Horzono UTC +0 (+1 somere)
Situo de Plymouth en Anglio
Situo de Plymouth en Anglio
Plymouth (Anglio)
Plymouth (Anglio)
DEC
Plymouth
Plymouth
Situo de Plymouth

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Plymouth [+]
vdr

Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 267 918 loĝantoj sur areo de 79,29 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 379 loĝantoj/km².

La urbo estas konstruita inter la buŝoj de la riveroj Plym kaj Tamar, ĉe la suda marbordo de Anglio.

Historio redakti

La historio de Plymouth komencas en la bronzepoko, ĉe la apuda Mount Batten, kie ostoj kaj artefaritaĵoj de la fruaj loĝantoj troviĝis. Poste, la romianoj uzis la lokon kiel komerclokon. Dum la renesanco, Plymouth servis kiel grava haveno por esploristoj irantaj Amerikon kaj Azion, inkluzive de Francis Drake. En 1588 ĉi tie el la haveno ekvojis la brita militŝiparo por batali kontraŭ la tielnomata Nevenkebla Mararmeo de Hispanio. Poste, dum la 18-a jarcento kaj poste, ĝia rolo kiel milita haveno kreskis; jam de 1733 la dokoj dungis ĉirkaŭ 3000 homojn. Krome, oni eksportis stanon el la minejoj de la ĉirkaŭaĵo. Dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj, Plymouth plukreskis, iĝante grava loko por la fervojo kaj industrioj pri fuelgaso kaj kemio. Dum la 20-a jarcento, multe de la urbocentro estis detruita pere de bombardado far Germanio dum la dua mondmilito.

Esperanto en Plymouth redakti

Tie estas „Tri-Urba Esperanto-Grupo“ ekde 1908, la aliaj du urboj aluditaj estas la najbaraj Devonport kaj East Stonehouse. En 1919 la tri urboj kuniĝis, fine de 1928 ekestante la moderna urbo Plymouth. La Esperanto-grupo estis inter la tute unuaj en Britio, kun Londono kaj Edinburgo, kaj tiam konsideriĝis "provinca asocio". Ĉefa fondinto de la grupo estis la pionira esperantisto Ernest Edward Yelland el Devonport.

Plymouth estas naskiĝurbo de Ralph Eliot.

Ĝemelurboj redakti

Plymouth estas ĝemelurba kun la jenaj:

Kaj havas ligojn kun:

kaj edukan kaj ekonomian kunlaboron kun:

Vidu ankaŭ redakti