Tiu ĉi artikolo temas pri la uzado teknika kaj scienca de kunpremita aero - por alia signifo de pneŭmatiko vidu: pneŭmatika tubo, mallonge pneŭo.

La vorto pneŭmatiko devenas de la greka pneuma kaj signifas pli-malpli „vento“ kaj „spiro“. Ĝi karakterizas la aplikon de kunpremita aero en scienco kaj tekniko.

Pneŭmatiko en la enciklopedio de Ephraim Chambers, publikigita dum 1728 en Londono

Generalaĵoj redakti

Generale dirite, pneŭmatiko estas la branĉo pri la movoj kaj ekvilibrostatoj de la aero.

Premaero estas generata per densigo de la ĉirkaŭa aero en kompresoroj. Ĝi povas utili por movigi premaerajn motorojn k.e. premaeraj marteloj por vinktado kaj premaeraj ŝraŭbiloj. En la mastrumtekniko oni aplikas ĉefe linearajn movigilojn en formo de cilindro. Tiuj ĉi pneŭmatikaj cilindroj estas ekz. uzata por fiksi kaj alkonduki laborpecojn en produktejoj aŭ por la fermado de embalaĝoj.

Ĉiu pneŭmatika aparato konsistas el 3 partsistemoj: Produktado de premaero – distribuo kaj prilaborado de premaero – mastrumado kaj laborado.

Fonto redakti

la germanlingva vikipedio

Literatur redakti

  • P. Croser, F. Ebel: Pneumatik, Grundstufe, eldonejo Festo Didactic, Esslingen 2003, ISBN 3-540-00022-4
  • G. Prede, D. Scholz: Elektropneumatik, Grundstufe, eldonejo Festo Didactic, Esslingen 2001, ISBN 3-540-41446-0
  • G. Vogel, E. Mühlberger: Faszination Pneumatik, libra eldonejo Vogel 2001, ISBN 3-8023-1886-2
  • Fachkunde Metall, Europa Lehrmittel, ISBN 3-8085-1154-0
  • Horst-W. Grollius: Grundlagen der Pneumatik, faklibra eldonejo Leipzig kadre de la eldonejo Carl Hanser 2006, ISBN 3-446-22977-9

Eksteraj ligiloj redakti

 
  • www.fluidsim.de – prova versio de komputila programo por kreo kaj testo de pneŭmatikaj konektoj