Poás

monto en Kostariko

Poás estas vulkano en Kostariko. Ĝi havas alton de 2708 m kaj situas je ĉ. 150 km de Rincón de la Vieja. Sur deklivoj de la vulkano, oni kultivas kafarbustojn.

Poás apartenas al tiuj vulkanoj, en kies krateroj troviĝas acida lago. La acida lago havas diametron de 1300 m kaj profundon de 300 m. Ĝi apartenas kun la pH-valoro de malpli ol 1 al la plej acidaj kraterlagoj de la mondo. La akvo de la lago estas turkizblua.

Poás apartenas al la turismaj allogaĵoj de Kostariko, ĉar bone veturebla vojo kondukas laŭ la rando de la kratero.