Poříčí u Litomyšle

Municipo Poříčí u Litomyšle situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, ĉe ŝoseo n-ro 359 inter Litomyšl kaj Proseč, 7 km oriente de Proseč kaj 6 km okcidente de Dolní Újezd. Vivas ĉi tie 517 loĝantoj (2023).

Poříčí u Litomyšle
municipo
Poříčí u Litomyšle
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Poříčí u Litomyšle
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Desná
Situo Poříčí u Litomyšle
 - alteco 435 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 48″ N 16° 11′ 52″ O / 49.79667 °N, 16.19778 °O / 49.79667; 16.19778 (mapo)
Areo 6,49 km² (649 ha)
Loĝantaro 517 (2023)
Denseco 79,66 loĝ./km²
Unua skribmencio 1361
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 64 ĝis 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572373
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Poříčí u Litomyšle
Retpaĝo: www.obecporici.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Partoj de la municipo redakti

Al la municipo apartenas vilaĝoj:

  • Poříčí u Litomyšle
  • Mladočov
  • Zrnětín

Historio redakti

Poříčí kaj Zrnětín kreis ĉiam unu tutaĵon, Mladočov fariĝis parto de la municipo nur en la jaro 1964. En la jaro 1976 komunumo Poříčí fariĝis parto de centreja komunumo Dolní Újezd, sed en la jaro 1990 ĝi denove memstariĝis.

  • La unua skriba noto pri Poříčí estas el la jaro 1361. Poříčí estas vilaĝo kun malgrandaj, ĝenerale ĉarpentitaj bienetoj de preskaŭ la sama konstrua tipo kun kameroj en la dua etaĝo super la traveturejo aŭ nur teretaĝaj kun malpli granda korto. La plej konata persono el Poříčí estas iama vilaĝestro Matěj Abrahám, kiu en la jaro 1680 estis unu el estroj de la leviĝo de kampanuloj kontraŭ la superularo. Pro tiu ĉi krimo li estis kun pluaj tri kamparanoj ekzekutita.
  • Mladočov estas vilaĝo situanta sub antikva preĝejo kun memstara sonorilturo kaj baroka paroĥestrejo. Speciale tiu ĉi areo ĉirkaŭ la preĝejo estas vere pentrinda. La unua skriba raporto pri la vilaĝo estas el la jaro 1349.
  • Zrnětín estas vilaĝo laŭlonge de ŝoseo al Lubná, ĝenerale kun malgrandaj kabanoj de etaj terkulturistoj. La unua skriba mencio pri Zrnětín devenas el la jaro 1347.

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Frugotika preĝejo de Sankta Bartolomeo en Mladočov verŝajne ekzistis jam en la unua duono de 13-a jarcento. En la jaro 1350 ĝi estas rememorata kiel paroĥa kirko. Ĝi estas ununava kun kvadrata presbiterejo kun apogpilieroj en la anguloj kaj kun sakristio sur ĝia norda flanko. Fasadoj estas simplaj. La presbiterejo estas volbita kruce sur ripoj, en la sakristio estas pinta barela volbo kaj la navo estas platplafona. Triumfa arko estas ronda, neprofilita.

La ekipaĵo estas el la lasta kvarono de 19-a jarcento, la ĉefaltaro estas pseŭdogotika el la jaro 1878.

Apud la preĝejo estas malfrugotika paroĥestrejo el la dua duono de 18-a jarcento, izole staranta turo - kampanilo kaj estinta lernejo, nuntempe uzata kiel ripozejo.

Kapelo en Poříčí redakti

En centro de la vilaĝo estas kapelo de Sankta Johano Nepomuka, kiu origine devenas el la duono de 18-a jarcento, sed kiu en la jaro 1994 estis detruita kaj rekonstruita en pli granda distanco de la ŝoseo.

Proksime estas informcentro de mikroregiono Toulovcovy maštale (Ĉevalstaloj de Toulovec).

Kapelo en Zrnětín redakti

En Zrnětín, en la vilaĝa centro troviĝas super la fiŝlageto kapelo el la jaro 1892, konsekrita al Sankta Venceslao.

Trezoro de Zrnětín redakti

En la jaro 1931 estis ĉi tie, okaze de laboro en ĝardeno, trovita enterigita trezoro. Ĝi enhavis 206 pragajn groŝojn stampitaj dum regado de Venceslao la 2-a kaj 8 arĝentajn fandaĵojn. La trezoro estis metita teren verŝajne en la jaroj 1300 - 1305.

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti