Tondujo

komputiko
(Alidirektita el Poŝo (komputiko))

La tondujo[1]poŝo[2] en komputila sistemo estas memora regiono, kiu permesas facilan interŝanĝon de datumoj inter diversaj aplikaĵoj. Tiaj aplikaĵoj devas subteni jenajn operaciojn:

  • kopiado: la aplikaĵo metas datumojn en la tondujon.
  • eltondado: la aplikaĵo metas datumojn en la tondujon kaj forviŝas ilin en la propra memoro.
  • algluado: la aplikaĵo transprenas datumojn el la tondujo. Kutime la tondujo konservas kopion, do ne malpleniĝas per algluado.

Simpla tondujo enhavas nur unu datum-eron; plia kopiado forviŝas la malnovan enhavon. Pluropa tondujo povas memori plurajn datumerojn; tio estas utila, sed komplikas la uzon. Tondujo ofte subtenas diversajn daten-aranĝojn; ekzemploj estas:

  • plata teksto
  • teksto kun tipografiaj informoj
  • nombro
  • dato
  • tabelo
  • bildo

Uzado de tondujo per enigiloj redakti

Vindozo, GTK, Qt redakti

En programoj Vindozaj, GTK+aj, Qtaj kaj aliaj la uzanto povas

  • kopii datumojn per Stir+C (Ctrl+C),[3]
  • eltondi per Stir+X,[3]
  • kaj alglui per Stir+V[3].

Fojfoje eblas uzi respektive Stir+Maj (Ctrl+Shift), Maj+For (Shift+Del), Maj+Enmet (Shift+Ins).

Ofte disponeblas samsignifaj menueroj.[3][4]

Fenestra Sistemo X redakti

En Fenestra Sistemo X disponeblas aparta tondujo, "PRIMARY"[4] aŭ "elekta"[3][5].

  • Datumoj estas kopiataj en ĝin ĉe elekto.[3][4]
  • La kopiitaj datumoj estas enmeteblaj en tekston per la meza musklavo.[3][4]

Tiu ĉi tondjuo uzeblas ankaŭ kun programoj subtenantaj la tondujon priskribitan supre ("CLIPBOARD"[4]).[4] Kiam oni elektas tekston por kopii en tiun alian tondujon, la "elekta" tondujo jam pleniĝas per la elektita teksto.

Tiel eblas rapide transmeti pecojn da teksto per la "elekta" poŝo, enmetante inter ili tekston unufoje kopiitan per Stir+C (aŭ alimaniere).

Malkiel en Vindozo, en Fenestra Sistemo X la tonduja enhavo kutime estas konservata nur de ties fonta programo kaj nur laŭbezone provizata al aliaj, do se la programo ĉesas plenumiĝi, la koncerna tondujo malpleniĝas.[4] Tio ĉi ŝanĝeblas per specialaj programoj[4] (kvankam tio pligrandigas la ŝancojn de akcidenta transmeto de personaj datumoj ks).

Referencoj redakti

  1. Enketo en la grupo Lingva Konsultejo en Facebook, la 5-an de novembro 2018 esperante
  2. Komputada leksikono de Sergio Pokrovskij - redakcio dudek oka, la 12-an de januaro 2006 esperante
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Rodrigues, Philip; пер.: Екатерина Пыжова, Олег Баталов (2005-01-31). Использование Klipper (ruse). Справочное руководство по Klipper, изд. 2.92.00. Alirita la 24-an de januaro 2010.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 Priskribo de la funkcimanieroj de la tondujo en la Fenestra Sistemo X (angle) (plata teksto kaj vikio). freedesktop.org. Alirita la 24-an de januaro 2010.
  5. Jasmin Blanchette, Mark Summerfield; пер.: Андрей Киселёв. Глава 9. Drag and Drop. (ruse). Разработка графического интерфейса с помощью библиотеки Qt3. Arkivita el la originalo je 2011-08-21. Alirita 2018-11-072010. Alirita la 24-an de januaro 2010.