Poŝtadresoj en Japanio

Poŝtadresoj en Japanio (japane: 住所 Jūsho) estas bazitaj je administraj unuoj kaj devenas de historiaj partigoj por impostoj.

Aufbau redakti

Adresoj enhavas jenajn erojn laŭ grandeco de la pli granda al la malpli granda:

  • poŝtkodo, prefektujo + 都/to, 道/dō, 府/fu aŭ 県/ken
  • urbo + 市/shi municipo + 郡/gun
  • kvartalo + 区/ku (en grandaj urboj)
  • kvartalo urbeto (ambaŭ:) + 町/chō
  • numero de la urbokvartalo + 丁目/chōme (en urboj)
  • numero de la dombloko + 番地/banchi (simpligita: + 番/ban)
  • numero de la bieno + 号/gō
  • nomo de la konstruaĵo (dependas)
  • eble numero de apartamento + 号/gō numero de ĉambro + 号室/gōshitsu
  • nomo de la persono + 様 (titolo)

Urbeto aŭ kvartalo povas esti dividita en 大字 (Ōaza) kaj tio denove en 小字 (Koaza), aŭ mallonge 字 (Aza). Kontraŭe al aliaj indikoj, tiuj estas skribitaj antaŭ la nomo, aŭ simple forlasitaj.

Japanaj poŝtkodoj (郵便番号 Yūbin-bangō) estas sepciferaj kun streketo inter la tria kaj kvara cifero. Antaŭprintitaj dokumentoj ofte surhavas la signon por japana poŝto (〒).

Numeroj ene de kvartalo aŭ kampara vilaĝo estas kutime indikitaj sen aliaj indikoj kaj nur disigitaj per streketo.

La kvartalo Chō (丁) el -chōme (丁目) estas ankoraŭ nuntempe grava administra unuo. Ĉiu Chō elektas el ĉirkaŭ 100 loĝantoj unu maljunulon, kiu respondecas kaj komunikas pri certaj aferoj.

Kiam la adresoj estas skribita latine (romaji), la sekvo de la eroj estas kutime inversita.

Ekzemple redakti

Litero al la prezidanto de la japana poŝto en Tokio surhavus jenajn adresojn skribitajn aŭ per kanjiromaji (kategoriindikoj grase):

100-8798 東京 Mr. Ikuta Masaharu
千代田 1, Kasumigaseki 3-2
霞ヶ関1-3-2 Chiyoda-ku, Tokyo
生田正治 100-8798 Japan

Tokio estas speciala kazo, ene kies kvartalo oni ne indikas la urbon.

Kampara adreso povus esti:

463-9260 岐阜 Ms. Kawaguchi Ichiko
上田 中村 2639-34 2639, Nakamura-chō 34
川口一子 Kamida-gun, Gifu
463-9260 Japan

Eksteraj ligiloj redakti