Pocinhos (7º04'54" Sude; 36º04'30" Okcidente Mapo) estas urbo kaj municipo en subŝtato Paraibo, Brazilo. Ĝi kuŝas sur la okcidenta parto de Borborema Altebenaĵo. La urbo estas 624 m sur marnivelo. Ĝi estas 152 km for João Pessoa, ĉefurbo de subŝtato. La municipo havas areon 629 km² kaj havas 14.237 loĝantoj (2000). Krom urbo Pocinhos (7.549 loĝantoj) ankaŭ estas en municipo la distrikta vilaĝo Nazaré kaj vilaĝetoj Arruda, Pedra Redonda kaj Vinte-e-Um.

Pocinhos
municipo de Brazilo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 58150-000
Demografio
Loĝantaro 17 469  (2022) [+]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 5′ S, 36° 4′ U (mapo)-7.0769444444444-36.060833333333Koordinatoj: 7° 5′ S, 36° 4′ U (mapo) [+]
Alto 634 m [+]
Areo 629,521 km² (6 295 2.1 ha) [+]
Pocinhos (Brazilo)
Pocinhos (Brazilo)
DEC
Pocinhos
Pocinhos
Situo de Pocinhos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pocinhos [+]
vdr

En Pocinhos estas Lagoa Salgada, fonto de rivero Mamanguape. Estas en municipo la divortium aquarum de tri akvokolektaj areoj: de rivero Mamanguape, de rivero Paraíba kaj de rivero Seridó.

Centro de Pocinhos

La meza temperaturo en Pocinhos estas 23 °C, kaj malmulte varias dum la jaro, restante inter maksimume 32º dum somero kaj 18º dum vintro. Mezvalore, 60% de la ĉielo estas kovrita de nuboj, sed malmulte pluvis (400–600 mm po jaro). Estas, meze, 225 tagoj sen pluvo dum jaro. La endemia flaŭro preskaŭ ne plu ekzistas ekde mezo de 20-a jarcento.

La urbo de Pocinhos estas unu el "mortaj punkto" de l' mondo, tie tre malfacile funkcias elektronikaj aparatoj kiel telefonoj, radioj aŭ komputiloj.

En Pocinhos oni trovis unu el ĉefaj rezervejoj de uranio de Ameriko.

Najbaraj municipoj redakti

Historio redakti

Jam en la fino de 17-a jarcento alvenis la unuaj loĝantoj al regiono de Pocinhos. Oficiale, oni fondis la urbon en 1815, kiam oni komencis konstrui la unuan katolikan preĝejon. En 1849 en ĝi okazis la lasta asembleo de Praieira revolucio, kiam la lastaj ĉefoj de revoluciuloj decidis disigi la lastan trupon kaj forfuĝi. En 1866, Pastro Ibiapina fondis en ĝi orfejon, kiu iĝis, en la 19-a jarcento, la plej granda lernejo de paraiba internlando. En la 27-a de decembro 1874, dum la popola ribelo de Quebra-Quilos, brazila armeo invadis la vilaĝon kaj mortigis unu viran junulon po hejmo. Dum la granda malsato per Sekperiodo 1877, duono de la popolo mortis per malsato. En la 20-a jarcento, la industria kultivo de kotono kaj sisalo permesis la kreskon de la vilaĝo. Ekde 1938 Pocinhos havis statuson de distrikta vilaĝo kaj ekde 1954, de urbo. Post la 1990-aj jaroj, la industria agrikulturo malaperis, kaj la municipo transpasas ekonomian krizon. Hodiaŭ la kultivo de ricino por fabrikado de biodizelo estas rigardata kiel ebla solvo al tiu problemo. De 1986 estas Esperanto-movadeto en urbo. Tie loĝis Roberto da Silva Ribeiro, kiu, krom Esperantisto estis estro de urba asocio de maljunuloj por almozpetado.

Esperanto en Pocinhos redakti

Unua esperantisto kiu loĝis en Pocinhos estis Ricardo Viana ĉirkaŭ 1985, sed li ne propagandis. En 1986 ĉirkaŭ 10 homoj kiuj ekkonis pri Esperanto en Campina Grande, petis al Roberto S. Ribeiro por organizi kurson tie.

Antaŭaj nomoj redakti

  • Antaŭ 1815 la loko kie estas la urbo estis nomata Olho d'Água do Bravo (Putaro de la bravulo);
  • De 1815 ĝis 1943 la vilaĝo nomiĝis Povoado de Pocinhos (vilaĝeto apud putetoj);
  • De 1943 ĝis 1954 ĝi nomiĝis Vila de Joffily (Vilaĝo de Joffily, omaĝe al Irineu Joffily);
  • Edke 1954 la urbo nomiĝis Pocinhos (Putetoj).

Gravuloj redakti