Podlokanj, serbe Подлокањ, hungare Podlokány [podlokAnj] estas malgranda vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Norda Banato, en municipo de Novi Kneĵevac.

Podlokanj troviĝas en (verda) Municipo Novi Kneĵevac en Serbio
Mapo pri municipo Novi Kneĵevac
Vilaĝdomo de Podlokanj

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Podlokanj situas sur ebenaĵo laŭ traira flankovojo.

Historio redakti

Ekde 1876 ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Törökkanizsa, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Podlokanj 217 homoj, (211 serboj (97 %), 5 jugoslavianoj, unusola hungaro).

Vidu ankaŭ redakti