Podocarpus latifolius

Podocarpus latifolius (en angla: broad-leaved yellowwood kaj real yellowwood, afrikanse Opregte-geelhout, pede Mogôbagôba, kose Umcheya, zulue Umkhoba)[1] estas granda ĉiamverda arbo de ĝis 35 m alta kaj 3 m de trunka diametro, en la konifera familio de Podokarpacoj "Podocarpaceae"; ĝi estas la tipa specio de la genro Podocarpus.

Podocarpus latifolius
Detalo de la karaktera foliaro de la Podocarpus latifolius.

Tiu larĝfolia podokarpo estis deklarita nacia arbo de Sudafriko kaj estas protektita tie.[1]

Distribuado redakti

Ĝi estas indiĝena de pli malsekaj sudaj kaj orientaj areoj de Suda Afriko, el marbordaj areoj de Okcidenta Kablando orienten al Kvazulu-Natalo kaj norden al oriento de Provinco Limpopo. Arbaretoj nature troviĝas norden kaj ĉirkaŭ Zimbabvo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Protected Trees. Department of Water Affairs and Forestry, Republic of South Africa (3a de Majo 2013). Arkivita el la originalo je 5a de Julio 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-05. Alirita 2021-01-20.