Podzoloj (el la rusa pod „sub“, zola „cindro“, libere tradukita „cindra grundo“) estas grupo de grundoj, kiuj ekestis danke al grundformiĝaj procezoj de translokiĝo, ena eriĝo kaj akumuliĝo de humo kaj feroksidoj kaj aluminioksidoj. Simile kiel en kazo de pseŭdoglejo aŭ kelkaj lesiveoj temas pri A-E-B-C grundoj. Do sub malriĉigita E-horizonto troviĝas riĉigita B-horizonto. La A-horizonto malgraŭ sia malhela koloro estas malfertila. Simile kiel en kazo de aliaj A-E-B-C grundoj, kondiĉo de translokiĝo estas senkalkiĝita A-horizonto kaj E-horizonto. Suba C-horizonto povas enhavi kalkon.

Brungrunda podzolo

En kondiĉoj de Mezeŭropo podzoloj ekestas nur en la plej altaj montaroj, kie estas sufiĉe da pluvakvo (bezonata por la grundformiĝaj procezoj depende de C-horizonta materialo, plej ofte pli ol 1000 mm jare). Escepto estas podzoloj sur minerale malriĉaj ŝtonoj aŭ sabloj, ofte devenantaj de glaci-epokoj ekzemple en Pollando, sur kiuj podzoloj ekestas ankaŭ kaze de malpli granda multeco de pluvakvo. En kelkaj landoj oni diferenciigas pliajn tipojn de podzoloj, kelkaj en tiun ĉi grupon envicigas ankaŭ umbrizjomon.