Poento estas unuo de valoro ĉe ludoj, sportoj, lernejoj k.s.

Ekranego de tenisludo. Andy Roddick venkis la unuan set super Cyril Saulnier je 6 poentoj al 0 kaj la duan je 6 al 4. La tria set estas 0 al 0.

Poentaro estas nombro da poentoj, atingitaj de ĉiu ludanto aŭ de ĉiu teamo en batalo aŭ matĉo. Ĉe ludoj oni povas elpoenti monon de la rivalo.

En lernejoj la poentoj estas uzataj por esprimi noton de la lernanto, do por indiki taksadon de liaj aŭ ŝiaj scioj kaj konduto.

Kutime oni uzas ciferojn 1 ĝis 5, sed en iuj landoj estas la plej bona 1, en aliaj male 5. Por eviti konfuzon rezultanta el tiuj diferencoj oni preferas ĉe diplomoj uzi vortajn esprimojn de la poentoj: eminente - tre bone - bone - sufiĉe - nesufiĉe.

La taksado de la lernantoj per poentoj havas ankaŭ siajn malavantaĝojn. La lernantoj (precipe infanoj) lernas nur por akiri „belajn notojn“ anstataŭ por akiri sciojn, ili lernas nur por ricevi bonan poenton kaj tuj forgesas, kion ili lernis.

Pro taksado per poentoj fiaskis jam kelkaj provoj pri eksperimenta instruado de Esperanto en lernejoj. Instruistoj-esperantistoj volis ĉiukaze pruvi, ke Esperanto estas pli facila ol la angla, tial ili disdonadis „belajn notojn“ preskaŭ senmerite. La infanoj tion baldaŭ rimarkis, ĉesis lerni kaj kvankam ili ricevis pli bonajn poentojn ol en la lecionoj de la angla lingvo, ili en la realo sciis malpli multe.