Poeoptera estas genro de birdoj de la familio de Sturnedoj. Ĝi enhavas tri speciojn, el kiuj ĉiuj loĝas en arbaraj habitatoj de Afriko. Tiuj sturnoj nestumas en arbokavaĵoj, kiaj malnova truo de pegoj aŭ de afrikaj barbuloj. Unu specio, nome la Mallarĝavosta sturno, nestumas en kolonioj. Ĉiuj tri estas birdoj de kanopeo, kaj ties dieto estas ĉefe aŭ entute fruktoj. Maskloj havas pli brilan aspekton ol inoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Poeoptera
[[]]
[[]]
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Poeoptera
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Specioj redakti

Referencoj redakti

  • Feare, Chris. (1998) Starlings and Mynas. Christopher Helm, p. 26, 106, 245–248. ISBN 0-7136-3961-X.