Poffertjes estas speco de etaj patkukoj, sed pli dolĉaj kaj dikaj ĉar ili fermentŝveliĝas. Kontraŭe al patkukoj poffertjes estas turnataj dum la preparo kiam la pasto ankoraŭ ne tute malfluidiĝis. Pro tio ili interne estas iomete molaj kaj fariĝas bele rondaj.

Poffertjes
Poffertjes bakataj en speciale gisa pato.

Normale poffertjes estas surtabligataj kun pulvora sukero, butero kaj eventuale kun siropo. Ekster Nederlando poffertjes ofte estas prezentataj kiel io tipe nederlanda. Tamen poffertjes origine venas el Francio. Ili estas facile fareblaj, sed oni bezonas specialan poffertjespaton. Tio estas ronda gisa plato kun ansoj, kun rondaj kavoj en ĝi. En restoracioj oni uzas tre grandajn platojn por rapide prepari grandan nombron da poffertjes. La poffertjesbakistoj en restoracioj estas tre lertaj en la rapida turnado de la preskaŭ plenbakitaj poffertjes.

Poffertjes plejofte estas tiel ŝatataj ke oni opinias ke unu porcio de 16 estas iom malmulte.

Farado de Poffertjes